La vorto artverko ĝenerale signifas la rezulton de artokreado. En la lingvo de la ĉiutaga vivo en ĉi tiu nocio ofte esprimiĝas admiro por majstreca, unika aŭ estetike sukcesa realigo. La uzo de la vorto "artverko" nomas impresojn sentitajn kiel "belaj" el preskaŭ ĉiuj vivosferoj. La nocio pri arto je tio esprimiĝas en la distingigo inter artverko kaj ne-artverko.