Arutua estas atolo en la Tuamotua arkipelago en Franca Polinezio. Ĝi situas 40 km sudokcidenten de Rangiroa. La plej proksima tero estas Apataki atolo, nur 16 km orienten.

Arutua
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 15° 15′ S, 146° 37′ U (mapo)-15.245277777778-146.61194444444Koordinatoj: 15° 15′ S, 146° 37′ U (mapo) f1
Situo de Arutua
Situo de Arutua

Map

Longo 31 kmf2
Larĝo 24 kmf3
Areo 15 km² f4
Loĝantaro 680 (2012)
45 loĝ./km²
Ĉefa loko Avatoru
bildo de insulo
vdr

Arutua atolo krude havas kvinlateran formon. Longo 31 km, larĝo 24 km. La laguna areo estas 484 km² kaj la terareo 15 km². La laguno estas vasta kaj profunda kaj havas unu ŝipvetureblan pasejon. En 2012 Arutua havis populacion de 680 loĝantoj. La ĉefvilaĝo estas Rautini. Estas eta flughaveno apud Arutua kiu malfermiĝis en 1984.

Geografie Arutua apartenas al la Palliser insuloj (Îles Palliser) subgrupo de la Tuamotuoj.

Historio redakti

La unua registrita eŭropano kiu vizitis la atolon estis Jacob Roggeveen en 1722. La brita maristo Frederick Beechey venis al Arutua en 1826. Li nomis ĝin "Cockburn Island".

Administracio redakti

La atolo estas la ĉefloko de la komunumo Arutua, kiu konsistas el Arutua, Apataki kaj Kaukura.

Demografio redakti

Insulo Populacio (2012 censo) Areo (km²) Areo de laguno (km²) Poŝtkodo
Apataki 350 20 706 -
Arutua 680 15 484 -
Kaukura 475 11 434 -
Sumo 1505 46 1624 -

Tabelo 1. Nuna populacio.

Insulo 2007 2012
Apataki 495 350
Arutua 725 680
Kaukura 541 475
Sumo 1761 1505

Tabelo 2. Populacio de 2007 ĝis 2012.

Bildoj kaj mapoj redakti

Referencoj redakti