Arvell Shaw

usona muzikisto

Arvell SHAW (15a de Septembro, 1923, Sankta Luiso, Misurio – 5a de Decembro, 2002, Roosevelt, Novjorkio) estis usona ĵaza kontrabasisto, plej bone konata pro sia laboro kun Louis Armstrong.

Arvell Shaw
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1923 (1923-09-15)
en Sankta Luiso
Morto 5-an de decembro 2002 (2002-12-05) (79-jaraĝa)
en Insulo Roosevelt
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Shaw lernis ludi tubjon en altlernejo, sed ŝanĝis al baso tuj poste. En 1942 li laboris kun Fate Marable en riverŝipoj veturantaj sur la rivero Misisipo, poste servis en la mararmeo el 1942 al 1945. Post tio li ludis kun Armstrong en sia lasta granda bando, el 1945 al 1947. Shaw kaj Sid Catlett poste aliĝis al Louis Armstrong All-Stars ĝis 1950, kiam Shaw apartiĝis por studi muzikon. Li revenis por ludi kun Armstrong el 1952 al 1956, kaj ludis en la muzikalo de 1956 nome High Society.

Post tio li laboris ĉe la CBS kun Russ Case, kun la trio de Teddy Wilson, kaj ludis kun Benny Goodman ĉe la Brusela Monda Foiro de 1958. Post kelkaj jaroj en Eŭropo, li ludis denove kun Goodman en turneo tra Centrameriko en 1962. El 1962–64 Shaw ludis denove kun Armstrong, kaj foje akompanis lin ĉirkaŭ la fino de la 1960-aj jaroj.

Filmoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti