La arvernoj (Arverni latine) estis gaŭla popolo sur Centra Masivo. Ili estis unue la plej potencaj popoloj en centra Gaŭlio, kontraŭstarante plurfoje kontraŭ romia supereco. La arvernoj lasis sian nomon al Aŭvernjo.

Arvernoj
tribo
Gaŭloj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Arverna statero kun nomo Vercingetoriks - Trezoro de Pionsat - Muzeo pri Nacia Arkeologio
Arverna statero kun nomo Vercingetoriks - Trezoro de Pionsat - Muzeo pri Nacia Arkeologio
Arverna statero kun nomo Vercingetoriks - Trezoro de Pionsat - Muzeo pri Nacia Arkeologio

Lando Francio
RegionoAŭvernjo
DepartementoPuy-de-Dôme, Allier,
Cantal
Ĉefaj urbojOpidumo de Corent, Gergovio, Clermont-Ferrand
Koordinatoj45° 48′ 39″ N, 3° 10′ 6″ O (mapo)45.8108333333333.1683333333333

Geografia lokigo sur la mapo : Aŭvernjo

Vidu situon de Aulnat kadre de Aŭvernjo
Vidu situon de Aulnat kadre de Aŭvernjo
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Aulnat kadre de Francio
Vidu situon de Aulnat kadre de Francio
DEC

Vikimedia Komunejo:  Arvernoj

 Francio
vdr

Ili ŝajnas estis organizitaj ĉirkaŭ pluraj sinsekvaj ĉefurboj, ĉiuj proksimaj al rivero Allier, sur ebenaĵo de Limagne. La unua ĉefurbo estis vasta malferma aglomeraĵo situanta en Aulnat. Ĝi estis anstataŭita fine de la 2-a jc a.K. per opidumo de Corent. La arverna potenco poste estis movita al Augustonemetum, estonta Clermont-Ferrand, post eble mallonga transira periodo, en kiu ĝi sidis sur opidumo de Gergovio. La prifosadoj nun kondukataj sur arvernaj lokoj ebligis esceptajn malkovrojn : kolektivaj tomboj por ĉevaloj kaj rajdantoj ligitaj al Gaŭla Milito en -52, religia enklavo destinita al festenoj, Evergetismaj verkoj de arvernaj reĝoj, kun temploj, duonciklaĵo, monmeblaro kaj restaĵoj de oferoj (bestaj ostoj kaj amforoj).

Etimologio redakti

 
Mapo de gaŭlaj popoloj

Ĝia signifo estas ĉiam debatata. Laŭ plej multaj historiistoj, ĝi konsistus el gaŭla prefikso are («apud», «antaŭ») kaj de vernouerno («alnoj» aŭ «alnejoj»). Tiel, same kiel armorikanoj estis «tiuj, kiuj vivas apudmare», la arvernoj estus «tiuj de lando de alnejo»[1], «tiuj, kiuj vivas antaŭ grundoj plantitaj per alnoj», aŭ ankaŭ «tiuj, kiuj vivas antaŭ kultivataj grundoj»[2]. Tamen aliaj fakuloj asertas ke la nomo signifus «tiuj, kiuj estas superaj»[3],[4], formita per radiko ver- : «sur, supera».

Arverna teritorio redakti

Vasteco kaj limoj redakti

La teritorio posedata de arvernoj kovras la nunajn departementojn Puy-de-Dôme, parton de Allier kaj de Cantal. Ĝia centro situas sur kaviĝo de Limagne kaj rivero Allier konsistigis ĉefan arterion de la arverna civito.

La arvernoj estas apartigitaj de segusiavoj oriente, per Montoj Forez, kiuj konsistigas naturan limon aparte markitan. La okcidenta limo de la arverna teritorio, kiu apartigas ilin de lemovicoj, estis markita per toponimoj elvokantaj limon: Margerides, Eygurande, aŭ Randeix proksime de Flayat. Ankaŭ rivero Dordogne ŝajnas marki parton de tiu limo.

Arvernaj limoj norde kaj sude estas malpli certaj.

La suda limo apartigas arvernojn disde kadurkoj, rutenoj, gabaloj kaj velavoj, ĉiuj estis klientoj de la arverna civito.

Organizado redakti

La centro de arverna teritorio situis sur ebenaĵo de Limagne, kiu estis, almenaŭ ekde la 3-a jc a.K., ĝia precipa areo de agra produktado, kiel atestas multiĝo de farmobienoj sur tiu loko kaj en tiu periodo[5]. La alia fokusa elemento de ebenaĵo de Limagne estas rivero Allier, ĉefa vojo al la civitates laŭ rivero Luaro kaj per tio, al nordo de Gaŭlio kaj insulo Bretonio.

Vojoj redakti

Pluraj vojoj kruciĝas sur la arverna teritorio. Unu el la plej gravaj en Antikva Epoko estas romia vojo Agrippa de Liono al Saintes, tra Feurs, Clermont kaj Limoĝo. De tiu vojo deiras branĉo direkte al Bordozo kaj civito de biturigoj tra teritorio de rutenoj.

La arverna civito posedas ankaŭ riveran vojon per rivero Allier. Per tiu vojo, la arverna popolo profitas privilegian aliron al komerco per rivero Luaro.

Urboj redakti

  • Malferma aglomeraĵo de Aulnat: malkovrita en 1939 okaze de aranĝaj laboroj sur aerbazo de Aulnat. Loĝata en la 3-a kaj 2-a jc a.K., tiu aglomeraĵo etendiĝis sur 150 ĝis 200 hektaroj sen fortikaĵoj kaj estas konsiderata kiel la unua ĉefurbo de la arverna civito[6].
  • Opidumo de Corent: gaŭla opidumo situanta en Corent en departemento Puy-de-Dôme, je dek-kvino da kilometroj de Clermont-Ferrand. Loĝata de la dua duono de la 2-a jc a.K. ĝis fino de Gaŭla Milito, la loko estas regule prifosata de 2001[7]. Ĝi anstataŭis Aulnat kiel ĉefurbo de arvernoj kaj tenis tiun rolon ĝis sia forlaso, transiro al Gergovio kaj fondo de Augustonemetum[8]. La sanktejo de la opidumo plu vivis ĝis romia epoko kaj restis grava religia poluso ĝis en la 4-a jc.
  • Opidumo de Gergovie nome Gergovia: unua identigita arverna opidumo, estis loko de batalo de Gergovio kaj estus laŭ Strabono[9], la origina loko de Vercingetoriks. Ĝi estas unu el la plej malfruaj arvernaj opidumoj. Ĝi pli graviĝas post Gaŭla Milito kaj aperis kiel transira solvo inter opidumo de Corent kaj Augustonemetum.
  • Opidumo de Gondole: ĝi estas la tria kaj plej malvasta opidumo el opidumoj de Limagne. Tamen, ĝi posedas metiistan ĉirkaŭurbon situantan ekster remparoj. Prifosado montris perfortajn okazaĵojn, kiujn oni supozas ligitaj al sieĝo de Gergovio. Plie, la loko estas precipe konata pro malkovro en 2002, okaze de antaŭa prifosada kampanjo, de tombo kun restaĵoj de ok ĉevaloj kaj ties rajdantoj[10].

Historio redakti

Arverna hegemonio kaj monarkio redakti

Malfacila kono pri protohistoria popolo redakti

Kiel la aliaj gaŭlaj popoloj de Antikva epoko, la arvernoj ne lasis skribajn fontojn. Ili estas konataj nur per rakontoj faritaj de fremdaj popoloj, grakaj kaj romiaj[11]. Se Julio Cezaro ebligas al ni precipe malkovri ilin en la 1-a jc a.K., la arvernoj aperis pli frue en niaj fontoj, okaze de ilia alfrontado al romianoj en la 2-a jc a.K. per la rakontoj de greko Poseidonios.

Tiel kiam la arvernoj eniras historion, en ĉ. -200 - -150, ili jam konsistigis popolon bone identigitan, politike potencan kaj organizitan. La starigo de kultura ento estis do tre antaŭa. Arkeologio povas konfirmi tion : la arverna ceramikaĵo estas sufiĉe aparta kun tre prilaboritaj ornamoj kaj ĝi verŝajne datiĝas de la 3-a jc a.K.

Hegemonio sed ne imperio redakti

 
Helora statero kun liro kaj standardo stampita de arvernoj en ĉ. 120-60 a.K. Dorsa flanko : Saltanta ĉevalo maldekstre ; triŝnura liro inter kruroj.

La arvernoj de -121 al Julio Cezaro redakti

De monarkio al aristokrata registaro redakti

Se la romiaj venkoj de la fino de la 2-a jc a.K ĉesigis arvernan hegemonion, ili ne metis finon al potenco kaj sendependeco de la civito, kiuj ĉesis nur per Gaŭla Milito.

Hegemonio ĉiam serĉata redakti

Cezaro, komence de sia rakonto pri Gaŭla Milito sciigas ke la arvernoj neniam forlasis siajn pretendojn pri diplomatia kaj milita potenco en Gaŭlio. De almenaŭ -121, iliaj rivaloj estis la aeduoj. En la unua duono de la 1-a jc a.K., Cezaro sciigas ke tiuj lastaj estis venkitaj de sekvanoj aliancitaj al ĝermanoj de Ariovisto. La arvernoj unue praktikis unue saĝan neŭtralecon rilate al Cezaro.

Gaŭla Milito estis unue politika konflikto inter gaŭloj redakti

 
Denaro kromnomita EPAD kun militisto stampita de arvernoj post malvenko de Alesia en 52 a.K.

En la lasta parto de Gaŭla Milito, Vercingetoriks, arverna nobelo, postulis denove reĝecon por si. Li alfrontis la aliajn aristokratoj, kaj aparte sian onklon Gobannitio. Fuĝante, li apogis sin sur kampara popolo por trudi sin kaj kapti reĝtitolon. Post tiu politika ŝanĝo, li petis ĉiujn gaŭlajn tribojn sendi al li nobelajn ostaĝojn, poste li ekregis la gaŭlan koalicion kontraŭ Cezaro.

Kiam Cezaro venis en Aŭvernjo por defii lin sur ties fortikigita opidumo, okaze de sieĝo de Gergovio, li forpelis la romian armeon.

La arverna civito integrita en Romia Imperio redakti

Nova ĉefurbo redakti

La civito de arvernoj estis tiam integrita en la nova provinco Akvitanio. Ĝi ŝajnas esti travivinta prosperecon. Ĝia ĉefurbo, nomita Nemossos de Strabono estis movita al Augustonemetum (nuna Clermont-Ferrand) en ĉirkaŭ la fino de la 1-a jc a.K : la jarcento de Aŭgusto Cezaro markis periodon de relativa rompo. Nun sola antikva restaĵo ankoraŭ videbla en la urbo estas « Mur des Sarrazins », (esperante Muro de saracenoj) tiel nomita en Mezepoko.

Kulto al Merkuro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Templo al Merkuro (Puy-de-Dôme).
 
Templo al Merkuro supre de Puy de Dôme

En la 1-a jc, la civito konstruigis riĉan templon dediĉitan al Merkuro, kiu verŝajne estas tiu, kies restaĵoj estis retrovitaj supre de Puy de Dôme.

Arvernaj tomboj redakti

Situanta ĉe kunfluejo de riveroj Allier kaj Auzon, la loko Gondole okupas aluvian terason preskaŭ triangulan, vastan je tridek hektaroj. Tio estis unu el la opidumoj uzataj de arvernoj. Sur ebenaĵo Le Cendre, kiu etendiĝas malsupre estis malkovritaj tombkavoj. Pluraj el ili, detruitaj en la 19-a jc aŭ prifositaj antaŭnelonge, liveris grandajn kvantojn de homaj kaj bestaj ostoj, plej ofte de ekvedoj.

Elstaraj arvernoj redakti

  • Bituitos : reĝo de arvernoj de la 2-a jc a.K., filo de Luernios.
  • Luernios : reĝo de arvernoj de la 2-a jc a.K., patro de Bituitos.
  • Celtillos : arverna aŭtoritatulo de la 1-a jc a.K., patro de Vercingetoriks.
  • Gobannitio : unua duono de la 1-a jc a.K., onklo de Vercingetoriks.
  • Vercingetoriks : -80(?) -46
  • Vercassivellaunos : unua duono de la 1-a jc a.K., kuzo de Vercingetoriks.
  • Epasnactos : unua duono de la 1-a jc a.K., arverna estro favora al Cezaro.
  • Critognatos : unu el la gaŭlaj estroj sieĝitaj en Alesia.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. J.-M. Pailler, «Les Rutènes, peuple des eaux vives», Pallas, 76, 2008, paĝo 349
  2. ↑ Pierre Charbonnier, "Histoire de l'Auvergne, des origines à nos jours", De Borée, 1999, p. 44
  3. Pierre-Yves Lambert, La langue gauloise, eldoninto "Errance" 1994, p. 200.
  4. Bernard Sergent, Les indo-européens, Payot, Parizo, 1995, 2005, p. 217.
  5. Christine Mennessier-Jouannet, Vincent Guichard, Yann Deberge, Les campagnes : Occupation du sol aŭ IIIe et IIe s. av. J.-C.en Basse-Auvergne, TTT-ejo Arafa.fr, 2008
  6. C. Vermeulen, J. Collis, Y. Deberge, La première ville des Arvernes, site Arafa.fr, 2008
  7. M. Poŭ, Corent, voyage au cœur d'une ville gauloise, eldointo "Errance", 2012
  8. H. Dartevelle, C. Mennessier-Jouannet, N. Arbaret, "La capitale des Arvernes, une histoire en boucle", 13e suppl. à la RACF, 2009
  9. Strabon, Géographie, Libro 4-a, Ĉap 2, 3
  10. Resumo pri malkovro sur TTT-ejo de INRAP
  11. [https://web.archive.org/web/20081112110107/http://www.arafa.fr/SPIP/spip.php?article6 Arkivigite je 2008-11-12 per la retarkivo Wayback Machine ARVERNIE - Qui étaient les Arvernes ?

Aneksaĵoj redakti

Bibliografio redakti

  • « Les Arvernes », en Redécouverte des Gaulois, V. Guichard, eldoninto "Errance", Parizo, 1995.
  • « Élites et villae dans le territoire de la cité arverne », F. Trément, B. Dousteyssier, en Les élites et leurs facettes. Les élites locales dans le monde hellénistique et romain, M. Cébeillac-Gervasoni et L. Lamoine, Rome - Clermont-Ferrand, 2003.
  • « Les Arvernes et leurs voisins du Massif central à l'époque romaine », Frédéric Trément dir., speciala numero de Revue d'Auvergne, 2 vol., Clermont-Ferrand, 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti