Arvid AFZELIUS (naskiĝis en Bolums socken la 6-an de januaro 1714, mortis en Larvs socken la 5-an de majo 1789) estis sveda religiulo.

Arvid Afzelius
Persona informo
Naskiĝo 6-a de januaro 1714
en Bolums socken,  Svedio
Morto 5-a de majo 1789
en Larvs socken,  Svedio
Tombo Larvs kyrka vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo
Familio
Dinastio Afzelius vd
Infanoj Adam AfzeliusJohan AfzeliusPehr von Afzelius vd
Profesio
Okupo pastro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de Per Arvidsson kaj Kjerstin Afzesdotter. En 1725, li alprenis la nomon Afzelius. Post 1735, li eniris en la Universitaton de Upsalo, kie li Majstriĝis en 1743 kaj ordeniĝis en 1745, kie li estis predikisto de la Regimento. En 1749, li estis nomumita vikario de la paroko en Larv, kaj dekano en la jaroj 1763 kaj 1771. Inter 1765 kaj 1769 li estis membro de la sveda parlamento.

Li edziĝis al Catharina Brissman kaj havis kvin infanojn, inkluzivante la botanikiston Adam Afzelius, la kemiiston Johan Afzelius kaj la kuraciston Pehr von Afzelius, kiuj konsistigas la unuan generacion de la familio Afzelius. Arvid Afzelius kaj lia edzino estis entombigitaj en Monteto Onsjö, 800 metrojn oriente-sudoriente de la preĝejo de Larv. La tomboŝtono skulptita en granito estas du kaj duonan metrojn alta.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj