Arzier-Le Muids

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Arzier (stacidomo) kaj Le Muids (stacidomo).

Arzier-Le Muids estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2349 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Arzier-Le Muids
Blazono de Arzier-Le Muids
Blazono de Arzier-Le Muids
Blazono de Arzier
Komunuma domo de Arzier-Le Muids
Komunuma domo de Arzier-Le Muids
Komunuma domo de Arzier-le Muids
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 27′ 36″ N 6° 12′ 28″ O / 46.46000 °N, 6.20778 °O / 46.46000; 6.20778 (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 36″ N 6° 12′ 28″ O / 46.46000 °N, 6.20778 °O / 46.46000; 6.20778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2349
Areo 51,91 km²
Alteco 870 m super marnivelo
Poŝtkodo 1273
Komunumkodo 5702
Mapo de Arzier
Mapo de Arzier
Mapo de Arzier
vdr

Geografio redakti

La komunumo Arzier-Le Muids situas en sudo de la Ĵurasa Montaro. La norda parto de la komunumo etendiĝas ĝis al la suda flanko de la valo de la rivero Orbe. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Arzier, Le Muids kaj Montant, kaj multnumbraj izolitaj bienoj. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 51,91 km², de kiuj 56,9% estas kovritaj de arbaro, 39,3% servas por agrikulturo kaj 3,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Arzier-Le Muids limas en nordnordoriento al Le Chenit, en oriento al Bassins, en sudoriento al Vich, en sudsudoriento al Genolier, en sudo al Givrins, en sudokcidento al Saint-Cergue, en nordokcidento al Les Rousses (Francio), kaj en nordnordokcidento al Bois d'Amont (Francio).

Trafiko redakti

Tra Arzier-Le Muids pasas la kurboriĉa kantona vojo 125 de Vich al Saint-Cergue, kiu ankaŭ nomiĝas Route d'Arzier. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 10 kilometrojn sude en Gland. Pere de la trajnlinio de Nyon al Saint-Cergue la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Arzier datiĝas el la jaro 1306 kiel Argie. Arzier estiĝis dum mezepoko ĉirkaŭ la kartezia Monaĥejo Oujon, kiu post la reformacio en la jaro 1537 estis forlasita kaj disfalis. Sub la berna regado ek de 1536 la komunumo estis atribuita al la Voktejo Nyon. En 2010 Arzier estis alinomita al Arzier-Le Muids.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti