Aschersleben

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

La urbo Aschersleben situas en meza Germanio en la federacia lando Saksio-Anhalto kaj ties distrikto Salzland, kies administra centro estas Bernburg. Ĝi estas la plej malnova urbo en Saksio-Anhalto kaj havas la plej longan ankoraŭ ekzistantan fortikaĵan ringon (urban muron) kiu nuntempe funkcias kiel promenejo.

Aschersleben
Blazono
Aschersleben (Germanio)
Aschersleben (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • urbetoHansa urbo
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Salzland
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03473
Poŝtkodo 06449
Aŭtomobila kodo SLK
Oficiala Municipokodo 15089015
Politiko
Urbestro Andreas Michelmann
Demografio
Loĝantaro 26604 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Loĝdenso 188/km²
Geografio
Geografia situo 51° 45′ N, 11° 28′ O (mapo)51.7511.466666666667Koordinatoj: 51° 45′ N, 11° 28′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 114 m
Areo 156,31 km²
Oficiala retejo https://www.aschersleben.de//
vdr

Geografio redakti

Aschersleben situas inter la montaro Harco kaj Magdeburger Börde (regiono kun aparte fekunda tero), sudokcidente de Magdeburg. Najbara urbo estas Quedlinburg. Pro la geografia situo oni nomas la urbon ankaŭ "Pordego al Harco".. En Aschersleben kruciĝas tri federaciaj stratoj (B 6, B 180, B 185).

En marto 2004 la komunumo Winningen fariĝis urbo parto de Aschersleben, de 2005 ankaŭ la komunumo Klein Schierstedt, de 2006 la komunumo Wilsleben, kaj de 2008 la komunumo Drohndorf ankaŭ apartenas al Aschersleben.

Komunumopartoj redakti

Vidindaĵoj redakti

  • preĝejo Sankta Stefano
  • Heilig Kreuz Kirche (= Preĝejo de la Sankta Kruco) el la 13-a jarcento
  • Margarethen-preĝejo
  • Grauer Hof (= griza korto), unu el la plej aĝaj profanaj konstruaĵoj in Saksio-Anhalto el la jaro 1309 kaj kultura centro
  • Foirplaco Markt kun urbodomo, la plej aĝa parto el la jaro 1517
  • Urba fortikaĵo kun 15 ankoraŭ ekzistantaj defendaj turoj (Johannis-turo de 1380, Rondell de 1505)
  • Bestoĝardeno sur Alte Burg (= malnova burgo)
  • Westdorfer Warthe (Sorĉistina turo)
  • Krukmannsches Haus, renesanca konstruaĵo de 1572
  • Rondell
 
Rigardo al Aschersleben
 
La urbodomo

Partneraj urboj redakti

Famaj gefiloj de la urbo redakti

Eksteraj ligiloj redakti