En medicino, ascito estas la estado de sero en la spaco kiu estas inter la viscera kaj la parieta peritoneoj.

Abdomeno de persono kun amasa ascito kaj elstaraj surfacaj vejnoj.

Ĝenerale, se la akumulado de la likvo en la abdomeno estas malabunda, ne okazas simptomoj, sed ascito povas okazigi abdomenan malstreĉigon, pirozon, misordon de la digesto kaj doloron en la malsupra dorso inter L2 kaj L5, krom malfaciloj en spirado (dispneo). En kelkaj pacientoj kun ascito, la maleoloj ŝveliĝas (edemo)[1] pro la troa pezo de la likvo sur la grandaj ingvenaj tuboj. La doloro ne estas simptomo karaktera de la ascito.


Notoj redakti

  1. Enfermedades del Hígado. Alirita la 19an de julio 2020.