Asembleo de Madrido

La Asembleo de Madrido estas la aŭtonoma parlamento de la Madrida Regiono (Hispanio). Ĝi reprezentas la loĝantojn de la regiono plenumante leĝdonajn povojn. Ĝi aprobas la buĝetojn de la regiona registaro kaj kontrolas kaj antaŭenigas politikan kaj registaran agadon. Ĝi estas nuntempe en sia deka leĝdona periodo, kiu komenciĝis en 2015.

Asembleo de Madrido
Asamblea de Madrid
emblemo
parlamento de aŭtonoma regiono de Hispanio
Komenco 8-a de junio 1983
Geografia situo 40° 22′ 55″ N, 3° 39′ 44″ U (mapo)40.38198611-3.66230278Koordinatoj: 40° 22′ 55″ N, 3° 39′ 44″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Seat of the Assembly of Madrid, Hispanio
Asamblea de Madrid (Madrido)
Asamblea de Madrid (Madrido)
DEC
Asamblea de Madrid
Asamblea de Madrid
Map
Asembleo de Madrido
Ĉefestro(j) María Eugenia Carballedo Berlanga vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La deputitoj, kiuj formas la Asembleon de Madrido, estas elektitaj por kvar jaroj per universala, libera, egala, rekta kaj sekreta voĉdonado.

La akiro de la statuso de deputito postulas ĵuri la Hispanan Konstitucion kaj la Statuton de Aŭtonomeco. Krom la okazoj de disiĝo de la ĉambro, la statuso de deputito povas esti perdita per fina juĝa decido kontraŭ la elekto aŭ proklamo de la posteno, morto aŭ senkapableco, aŭ rezigno farita antaŭ la tablo.

Vidu ankaŭ redakti