Asgardia nacio

proponita nacio bazita en ekstera spaco

Asgardia estas projekto por la kreado de nacio troviĝanta en la ekstertera spaco, fakte en la formo de sendependa aerpacejo, libere de unuopaj landoj kaj iliaj leĝoj.

Asgardo estas mita mondo en kiu loĝis norvegaj dioj. La koncepto celas krei novan kadron por kiel spacaj aktivecoj estas reguligataj kaj posedataj, "certiganta ke la estonteco de spaco estu paca kaj kreita por la utilo de la homaro."

La proponita nacio estis anoncita la 12an de oktobro 2016 fare de Igor Ashurbeyli, la projektgvidanto de la Aerospaca Internacia Esplora Centro (Vieno) kaj Prezidanto de la scienca kaj spaca komitato ĉe UNESCO.[1][2] La retejo lanĉita por la iniciato petas nuntempe ke homoj registru por ĝia "civitaneco" kun la celo peti ŝtatan agnoskon al la Unuiĝintaj Nacioj. La teknikaj detaloj restas nebulaj.[3]

Fizike estontaj loĝantoj de la asgardia nacio restas provizore en diversaj landoj sur nia planedo tero, sed ili akiros la novan civitanecon. Tiele ili konservas samtempe sian originan ŝtatanecon kiel tiun de la asgardia nacio.

La nacio estos regata de 12 ministerioj. Ĉi tiuj estos scienco, spaco, junularo kaj edukado, integrigo, informo kaj komunikado, fremdaj aferoj, komerco, financoj, sekureco, justeco kaj 12a ministerio estu elektata pere de la Asgardia komunumo sur Facebook. Ministroj en funkcio estu nomumitaj de Ashurbeyli ĝis la unuaj balotadoj, kiuj estas planataj en junio 2017.[4]

La anonco de Ashurbeyli la 12an de novembro 2016 menciis jenon: Je noktomezo la 31an de oktobro 2016 mi haltigis registriĝojn ĉar estas nun tempo por la dua stadio – konfirmi la registriĝojn por certigi ke ili estas unikaj, ke ne estas robotoj, neplenaĝuloj sen permeso, ktp. Por fari tion ĉi, oni demandos vin krei propran profilon. Tiuj kiuj konfirmas ilian identecon akiros specialan ateston kun ilia unika Asgardia numero kaj simbolo de Asgardio.[5]

Celoj redakti

Rekono fare de la Unuiĝintaj Nacioj redakti

Kiam la asgardia nacio atingus cent mil membrojn, ĝi povus demandi oficialan statuson al la Unuiĝintaj Nacioj.[6]

Propra satelito redakti

La organizo planas popolinvestadon por aĉeti sateliton lanĉota en 2017 aŭ 2018.[7][8] Estas ankaŭ nuntempe konkursoj por krei flagon, insignon kaj nacian himnon de la ŝtato.[9][10][11]

Scienco kaj tekniko redakti

La oficiala retejo de la projekto mencias jenajn tri plej gravajn sciencajn kaj teknologiajn celojn:

  • Certigi la pacan uzadon de la monda spaco.
  • Protekti la planedon kontraŭ minacoj el la ekstertera spaco.
  • Krei senarmigan ejon en la spaco.

Vidu ankaŭ redakti

Kosmoesploro

Referencoj redakti

  1. Scientists plan to create 'Asgardia' nation state in space. BBC (13a de Oktobro 2016). Alirita 14a de Oktobro 2016.
  2. Sciencistoj rivelas planon por spaca nacio
  3. O'Neill, Ian, "Asgardia: Probably Not Humanity's Protector", Space.com, 18a de Oktobro 2016. Kontrolita 2016-10-18.
  4. Government. Asgardia. Alirita 21a de Oktobro 2016.
  5. Address to Asgardians. Asgardia.
  6. (angla) Will you become a citizen of Asgardia, the first nation state in space? (Ĉu vi fariĝos civitano de Asgardio, la unua nacio en la spaco?), The Guardian, 2016
  7. Scientists propose space nation named ‘Asgardia’ and cosmic shield to protect Earth from asteroids (12a de Oktobro 2016). Alirita 14a de Oktobro 2016.
  8. "Will you become a citizen of Asgardia, the first nation state in space?", 13a de Oktobro 2016. Kontrolita 14a de Oktobro 2016.
  9. Asgardia Arkivigite je 2016-10-19 per la retarkivo Wayback Machine
  10. Asgardia.Flag. Asgardia. Arkivita el la originalo je 2016-10-19. Alirita 20a de Oktobro 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-19. Alirita 2016-11-25.
  11. Asgardia.Insignia. Asgardia. Arkivita el la originalo je 2016-10-19. Alirita 20a de Oktobro 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-19. Alirita 2016-11-25.

Eksteraj ligiloj redakti