Ashford estas urbeto en la distrikto de Ashford en Kent, Anglio. Je 2005 oni voĉdonis ĝin kiel la kvara plej bona loko por loĝi en Britio. Ĝi troviĝas ĉe la rivero Great Stour, la aŭtoŝoseo M20, la fervojoj South Eastern Main Line kaj High Speed 1. Ĝia agrikultura merkato estas unu el la plej gravaj de la lando. Ashford estas kelke ofta angla urbonomo: ĝi venas de la malnova angla æscet, kiu signifas travadejo proksime al fraksenaro.

Ashford
urbetobazarurbo • eksterparoĥa areo

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 83 213  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 9′ N, 0° 52′ O (mapo)51.14650.86760000000001Koordinatoj: 51° 9′ N, 0° 52′ O (mapo) [+]
Alto 41 m [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Ashford (Anglio)
Ashford (Anglio)
DEC
Ashford
Ashford
Situo de Ashford
Ashford (Britio)
Ashford (Britio)
DEC
Ashford
Ashford
Situo de Ashford

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ashford, Kent [+]
vdr

La moto de Ashford estas "With stronger faith", prenita el To Lucasta, Going to the Wars, poemo de la 17-jarcenta poeto Richard Lovelace kiu venas el tiu distrikto. La grava verso estas:

True, a new mistress now I chase,
The first foe in the field;
And with a stronger faith embrace
A sword, a horse, a shield.

Historio redakti

Ashford, merkarta urbo, rolas kiel centro da komunikado por ĉirkaŭantaj vilaĝoj dum jarcentoj.Ekde la deknaŭa jarcento ĝi ankaŭ lokiĝis je la centro de kvin fervojoj: (Ashford to Ramsgate (via Canterbury West) line, Swanley to Ashford (via Maidstone East) Line, South Eastern Main Line, Kent Coast Line kaj la Marshlink Line). Depost la malfermo de la International Passenger Station, Ashford estas grava eŭropa centro da komunikadoj, ankaŭ pro tio, ke novaj fervojoj troviĝas inter Londono kaj la Manika Tunelo (tra High Speed 1.

La distrikto de Ashford troviĝas je la orienta flanko de la antikva arbaro AndredswealdAnderida Originale, tio estis tiel okcidenta, ke ĝi atingis Hampshire kaj formis la bazon el kiu la Weald formiĝis. Estas verŝajne, ke la urbo devenas originalan setlejon establitan la jaron 839 K.E. de loĝantoj fuĝantaj , kiuj atakis la proksiman antikvan vilaĝon Great Chart (Seleberhtes Cert 762 K.E.), kvankam Roma vojo ĝin trapasis de la fero-minejo ĝis Canterbury. Ashford estas notita laŭ ĝia originala anglosaksa nomo "Essetesford" (aŭ "Eshetisford," "Esselesford", "Asshatisforde", "Essheford") en la Domesday Book kompilitan 1086: oni menciis, ke Ashford enhavas unu preĝejon kaj du muelejojn; la urbo valoris 150 ŝilingojn. La senjorio estis la havaĵo de Sinjoro Hugh de Montford, tiama "constable" (ĝendarmo, ŝtatoficisto) de Anglio. Kvankam verkisto, Philpot, kredis, ke Essetesford signifas 'fraksenoj kreskantaj apud travadejo', Lampard, 16-jarcenta historiisto, proponis, ke ĝi signifas 2travadejo tra la rivero Eshe aŭ Eshet", kiu estas la antikva nomo de la alfluanto de la Rivero Stour inter Lenham kaj Ashford.

Pro proksimeco inter la du, la graflando de Kent kaj Londono ĉiam forte influas unu al la alia. Do, fine de la deksesa jarcento, Jack Cade (de la Ribelado de Cade), laŭ William Shakespeare en 'Henry VI, Parto 2' devenis Ashford. La teatraĵo inkluzivas buĉiston nomatan "Dick" kiu, antaŭĝojante forigi la oficialularon post la ribelado, diras, 'unue, ni mortigu ĉiujn ĵuristojn'.

La graveco de Ashford kiel agrikultura urbo estis konfirmita la jaron 1243, kiam ĝi oficiale urbiĝis. Ĉirkaŭ la fino de la 16a jarcento, ĝis fariĝis grava merkata urbo, ĉefe la brutaro. la merkato troviĝis en la komerca strato ĝis 1856, kiam lokaj bienistoj kaj komercistoj translokiĝis al Elwick Road, kie ili fondis merkatan firmaon, kiu pretendas esti la plej malnova, ankoraŭ ekzistanta registrita firmao en Anglio kaj Kimrio Ankoraŭ estas stratmerkato en la urbo, kvankam la merkata firmao translokiĝis ekster la urbo kaj uzatas de 5000 bienistoj.

Partoj de la paroĥa preĝejo ekzistas ekde la 13-a jarcento. Tamen ĝi estas ofte riparata ekde la 15-a jarcento. En 1638, senpaga gimnazio estis fondita je la okcidenta flanko de la preĝeja tombejo. La gimnazio restis tie ĝis 1846 kaj nun rolas kiel muzeo.

Dum la dua mondmilito, Ashford estis bombada celo de la Luftwaffe pro tio, ke ĝi estis centro fervoja kaj loko inter Londono kaj Kontinenta Eŭropo La Joint Services School of Intelligence (kazerna trejnejo por spionoj en la Brita Armeo) ĝis ĝi la jaron 1997, kiam ĝi estis malkomisiita kaj poste malkonstruita, pro la tiea konstruo de "High Speed 1" 1982, Princo Andrew, Duko de York.