Ashland (Kentukio)

Ashland estas la plej granda urbo en Kantono Boyd, Kentukio, Usono. Ĝi situas ĉe la suda bordo de la rivero Ohio. Ashland estas parto de urba aglomeraĵo, kiu inkluzivas ankaŭ la urbojn Huntington (Okcidenta Virginio) kaj Ironton (Ohio). Enmigrinte laŭ la Pasejo Cumberland el la valo Ŝenandoa en 1786, la familio Poage fondis ĉi tie loĝejon, setlejon, ĉe la bordo de la rivero Ohio, nomante la lokon "Poage's Landing". Ĝi restis loĝata ĉefe de tiu familio kaj parencoj ĝis la mezo de la 19-a jarcento, kiam ekkreskis la fera kaj karba industrioj kaj efektiva urbiĝo okazis. En 1854 oni donis al la loko la novan nomon Ashland, honore al la tiunoma bieno de Henry Clay en Lexington. Ankaŭ tiujare la kentukia parlamento kreis la firmaon Kentucky Iron, Coal, and Manufacturing Company. Du jarojn poste la ŝtato municipigis la urbon Ashland. La loĝantaro estis 1 459 homoj laŭ la censo de 1870, kaj kreskadis ĝis la censo de 1960, kiam nombriĝis 31.283 loĝantoj. Post 1960 ĉiucense la sumo iomete falis de la antaŭa censo, en 2010 malkreskinte ĝis 21 684, kaj tiu malkreskado daŭras, pro perdiĝo de la industria bazo de la ekonomio kaj sekva elmigrado de junuloj al pli ekonomie avantaĝaj partoj de la lando.

Ashland
urbo
urbo de Usono [+]

Oficiala nomo: Ashland
Moto: A proud past. A bright future.
(Fiera pasinteco. Brila estonteco.)

Ŝtato Usono
Federacia ŝtatoKentukio
KantonoKantono Boyd

SituoAshland
- alteco168 m
- koordinatoj38° 28′ N, 82° 39′ U (mapo)38.463888888889-82.641666666667

Areo27,9 km² (2 790 ha)

Loĝantaro21,684 (2010)
- de metropolo287,702
Denseco0,78 loĝ./km²

Fondita
Renomita
Municipigita
1786
1854
1856

HorzonoEST (UTC-5)
- somera tempoEDT (UTC-4)
Poŝtkodo41101, 41102, 41105
Telefona antaŭkodo606

Ashland (Kentukio)
Ashland (Kentukio)
DEC
Ashland
Ashland
Situo de urbo en Kentukio

Ashland (Usono)
Ashland (Usono)
DEC
Ashland
Ashland
Situo de urbo en Usono

Map
Ashland

Vikimedia Komunejo:  Ashland, Kentucky [+]
Retpaĝaro: Ashland, Kentucky (urba retejo angle)
vdr

Fontoj redakti

Bazita sur la angla Vikipedio.