Asimilismo estas ideomovado kiu celas malaperigi ĉiun kulturan propecon, unikecon por altrudi kulturan asimiladon al malplimultoj en iu lando.

Laŭ Danièle Lochak, franca prezidantino de informgrupo kiu subtenas rifuĝintojn en Francio (GISTI - fr), asimilado supozas ke la fremdulo rezignu je ĉiu elemento de sia origina kulturo kaj ke fremduloj devas kunfandi en la komunumo de adopto, io kio la termino 'integriĝo" ne supozas implici.

Tiu asimilisma tendenco estis konstanta fenomeno en la historio de Francio. Temas pri jakobenismo kiu volas elradikigi ĉiujn kulturajn kaj lingvajn diferencojn aŭ pri politiko gvidita en la francaj kolonioj[1].

Koncepto redakti

La koncepto de asimilado aperis en la publika debato dum la 19-a jarcento rilate al la demando de la loko de la judoj en la franca socio, ne de la fremduloj, kaj "la asimilado estis prezentita kiel la respondo al "rasa milito" anoncita fare de antisemitaj intelektuloj"[1].

Vidu ankaŭ redakti

Eŭropa migra krizo

Rifuĝinto

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo assimilationnisme en la franca vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. 1,0 1,1 (fr) Julien Lemaignen, L’assimilationnisme est une constante de l’histoire de France, Le Monde,‎ la 11-an de februaro 2015.