Askja

stratovulkano en Islando

Askja estas funkcianta stratovulkano centre de la Islanda altebenaĵo. La vulkano situas en orienta parto de la vulkana altebenaĵo Ódáðahraun, norden de la glaĉero Vatnajökull, en la samnoma nacia parko. Alto de la vulkano estas 1 516 msm[1].

Askja
Lago Öskjuvatn en la kratero de Askja (fotita en 1984 fare de USGS
protektata areoKaldero • aktiva vulkano
Alteco: 1 516 metroj super maro f1
Situo: Vatnajökull, Islando
Montaro: Islanda altebenaĵo
Geografia situo 65° 2′ N, 16° 45′ U (mapo)65.03-16.75Koordinatoj: 65° 2′ N, 16° 45′ U (mapo) f1
Askja (Islando)
Askja (Islando)
DEC
Askja
Askja
Map
Askja
Tipo: stratovulkano
Lasta erupcio: 1961
Aĝo: 10—20 mil jaroj
vdr

La montoj ĉirkaŭ Askja formiĝis rezulte de vulkanisma aktiveco. La lasta erupcio okazis en 1961[2].

Lagoj redakti

Dum la vulkana erupcio, komenciĝinta la 29-an de marto 1875, en la kaldero de areo je 45 km² formiĝis du grandaj lagoj.

  • Öskjuvatn de areo je 11 km² kaj de profundo ĝis 220 m[1] estas la plej profunda lago de Islando. Komence post sia formiĝo la lago estis varma, sed nun ĝi estas dum plejparto de jaro kovrita per glacio. Sude de la lago situas insuleto Eyja, formiĝinta dum erupcio en 1926[3].
  • Víti (laŭvorte: infero) de diametro ĉirkaŭ 100 m kaj profundo ĉirkaŭ 7 m estas tervarma lago apud la norda bordo de la lago Öskjuvatn. Akvo havas laktan-helbluan koloron, ĝia temperaturo fluktuas de 20 ĝis 27   °C[4]. Ĉirkaŭe senteblas forta odoro de sulfuro, pro kio la lago ricevis sian nomon[3].

Vizitado redakti

La vulkano estas atingebla elsude tra la vojo F910 kaj elnorde tra la vojo F88. Veturi tien eblas nur per ajnagrunda aŭtomobilo.

Je 8 km de la kaldero konstante funkcias eta turisma bazejo.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 La artikolo Askja (angle) en la Encyclopaedia Britannica
  2. The eruption in Askja, 1961 (angle)
  3. 3,0 3,1 Sabine Barth. Das Hochland // Island. — 1-a eldono. — Ostfildern: DuMont Reiseverlag, 2008. — p. 417—420. — 448 p. — ISBN 978-3770176533 (germane).
  4. Jens Willhardt, Christine Sadler. Das unbewohnte Hochland // Island. — 5-a eldono. — Erlangen: Michael Müller Verlag, 2009. — p. 669. — 732 p. — ISBN 978-3899534481 (germane).

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti