Asklepiado el Bitinio

Asklepiado el Bitinio estis kuracisto, fizikisto kaj filozofo greka. Li naskiĝis en Bursa en Bitinio, laboris en Romo dum la 2-a jarcento a.K., bone sukcesis kaj mortis tie ĉirkaŭ la jaro -90.

Asklepiado el Bitinio
Persona informo
Naskiĝo
en Bitinio
Morto
en Romo
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Bitinio
Okupo
Okupo kuracisto
vdr
Bildo de Asklepiado

Li plisimpligis medicinon, rekomendis freŝan akvon kaj dieton kaj proponis kuraci certe, rapide kaj agrable. Inter liaj disĉiploj estis Temisono, estro de la metodisma skolo pri medicio. Troviĝas kelkaj mencioj de li en la verkoj de Flavius Aetius.