Asko estas fungoĉelo de sakfungoj ofte pli-malpli sakforma, en kiu evoluas askosporoj, kies nombro ĉe la plej konataj specioj estas 8.

Klasifiko redakti

Askoj havas du membranojn nomatajn tunikoj. Depende de sia aspekto, ĉi tiuj membranoj klaseblas jene:

  • dutunika (=fendtunika): la du tunikoj estas bone diferencataj. Tie estas dehisko de la tipo "diablet-el-skatolo" (Jack in the box).
  • unutunika (operkula aŭ senoperkula): la du tunikoj ne estas diferencataj.
  • prototunika: la du tunikoj estas molaj.

Bildaro redakti

 
Asko de Saccharomyces cerevisiae
 
Ascoj kun muriformaj sporoj de Diploschistes muscorum
 
Unutunikaj senoperkulaj askoj de Hypomyces chrysospermus
 
Askoj de Hypocrea virens
 
Askosporoj de Claviceps purpurea

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti