Askolono, tubocepo, verda cepo, kaj printempa cepo estas komunaj nomoj por diversaj specioj de Aliumo. Ĉiuj el la specioj de Allium havas kavajn verdajn foliojn (kiel la komuna cepo), sed ĉi tiuj estas uzataj kiam ili ne havas tute disvolviĝintajn radikajn bulbojn. Uzate kiel legomoj, ili estas manĝataj ĉu krudaj ĉu kuiritaj. Askolonoj havas pli mildan guston ol plej multaj cepoj.

Aro de "ruĝaj askolonoj"

Etimologio redakti

La vorto askolono (same kiel ŝaloto) rilatas al la greka ασκολόνιον ('askolonion'), kiun priskribis la greka verkisto Teofrasto. Tiu nomo, siavice, ŝajne originis el la nomo de la urbo Aŝkelon. La planto mem ŝajne venis el la plej fora oriento de Eŭropo.[1]

Referencoj redakti

  1. Allium Crop Science: recent advances ĉe Google Books, laste alirita je 2007-03-31.

Eksteraj ligiloj redakti