Asocio de privataj muziklernejoj en Germanujo

La Asocio de privataj muziklernejoj en Germanujo (germane: Bundesverband Deutscher Privatmusikschulen, mallongigo: BDPM) estas duonsindikata porparolanto de muziklernejoj establitaj de privatuloj.

Asocio de privataj muziklernejoj en Germanujo
premgrupo
Komenco 1997 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino
Membro de Deutscher Musikrat vd
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

En la 2014-a jaro oni nombris pli ol 300 lernejojn membriĝintajn. Pluse estas subtenataj kaj subtenantaj anoj. Sekve ĝi estas la plej granda rondo da interesatoj tiukampe kaj apartenas al Germana muzikkonsilio (Deutscher Musikrat). En la plejmulto el la federaciaj landoj ekzistas landaj ligoj.

Strukturo redakti

La plej altranga organo estas la federacia asembleo, kiu konsistas el delegitoj de la landaj ligoj kaj de la landaj grupoj kiel ankaŭ el la estraro en la pli konkreta senco.

Historio redakti

Fonditis tiu asocio la 19-an de marto 1997 en Erfurto. En la 26-a de majo samjare iĝis la registriĝo, la publika utileco agnoskitis je la 8-a de septembro 1997, kaj en la 28-a de septembro finfine adoptitis la nuna nomo BDPM.

Post kompleta ŝanĝo de la estraro fondinta, oni translokigis la sidejon al Göttingen en la 8-a de januaro 2000, kie oni komencis rekunaranĝi efikajn strukturojn. Sub la estrado de Peter Thies (Oberhausen) kaj afergvidantino Christine Büttner (Göttingen) estis fonditaj la landaj ligoj.

En la jaro 2004-a iĝis la membriĝo al Deutscher Musikrat. Intertempe la sidejo troviĝas en Philippsburg (estrado: Gerhard Schlehuber), la sekretariato de BDPM estas en Berlino (ĝenerala sekretariino: Ines Theileis).

Celoj redakti

La asocio reprezentas la interesojn de gelernantoj kaj geinstruistoj kiel ankaŭ de la establintoj de la diversaj lernejoj. Ĉefa celo estas la ekprosperigo de muzika vivo: oni organizas muzikfestojn de junuloj, koncertojn, muzikkonkursojn kaj okupiĝis pri la klerigado kaj pluklerigado de muzikpedagogoj. Krome BDPM ĉeestas ĉiujare ĉe la muzikfoiro de Frankfurt am Main kaj kunvenas unu fojon por jaro en kongreso (diversloke).

Oni kreis severan kaj precizan kriteriaron por la membriĝo kaj faris tiel agnoskitan kvalito-sigelon.

En septembro 2008 la asocio publikigis la Programon de Göttingen, kio estis mejloŝtono por la propra laboro.

Eksteraj ligiloj redakti