La aspleniacoj[2] (latine Aspleniaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio apartenas al la ordo polipodialoj (Polypodiales). Ĝi entenas ĉirkaŭ 500 speciojn[3]. Ĝia tipa genro estas asplenio[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aspleniacoj
Soroj sur la malsupra folio de cervolanga asplenio (Asplenium scolopendrium)
Soroj sur la malsupra folio de cervolanga asplenio (Asplenium scolopendrium)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Klaso: polipodiopsidoj Polypodiopsida [1]
Ordo: polipodialoj Polypodiales
Familio: aspleniacoj Aspleniaceae
Newman
Asplenium
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Asplenium trichomanes.
Asplenium trichomanes.

Karakterizaĵoj redakti

La aspleniacoj havas strie aranĝitajn sorojn. La sporoj ĉiam estas fazeoloformaj. Kelkaj specioj ne nur plumultiĝas per sporoj, sed ili havas vegetativan plimutigadon per bulbidoj.

La plej multaj asplenacoj jam havas malforte dividitajn aŭ dividitan aŭ simplajn foliojn. La foliplato estas ĉe la tropikaj taksonoj de tiu familio ofte ledaj. La grandeco de la folioj estas tre diversaj (inter kelkaj centimetrojn kaj 2 metrojn), sed ĉe la plej multaj specioj relative etaj.

Disvastiĝo redakti

 
nestasplenio (Asplenium nidus)
 
muroruto (Asplenium ruta-muraria)
 
harasplenio Asplenium trichomanes

La plej multaj aspleniacoj loĝas en la tropikoj. Kompare kun aliaj filikoj ankaŭ multaj specioj troviĝas en la moderaj kaj malvarmaj klimatoj.

Estas plej ofte multjaraj epifitoj aŭ rokplantoj.

Taksonomio redakti

La aspleniacoj estas unu el la plej speciriĉaj filikofamilioj. El la 500 specioj, 22 ekzistas en Eŭropo, 12 en Germanujo. Laŭ la aŭtoroj, la familio enhavas 2 ĝis pli ol 20 genrojn. 90 % de la specioj apartenas al la genro asplenio (Asplenium).

Jen la listo, laŭ The Plant List kaj World Flora Online (6 apr. 2020)[3],[4], de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Referencoj redakti