Asti

komunumo de Italio

Asti estas urba komunumo de Italio kiu situas en la nord-itala regiono Piemonto. Ĝi estas la ĉefurbo de samnoma provinco Asti. Fine de 2023 en la urbo vivis 73 421 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Azzano d'Asti, Baldichieri d'Asti, Calliano, Castagnole Monferrato, Castell'Alfero, Castello di Annone, Celle Enomondo, Chiusano d'Asti, Cinaglio, Cossombrato, Isola d'Asti, Monale, Mongardino, Montegrosso d'Asti, Portacomaro, Refrancore, Revigliasco d'Asti, Rocca d'Arazzo, San Damiano d'Asti, Settime, Tigliole kaj Vigliano d'Asti.

Asti
Asti
komunumo de Italio • urbo
Ŝtato  Italio
Regiono Piemonto
Provinco AT Asti
Geografia situo 44° 54′ N, 8° 12′ O (mapo)44.98.2069444444444Koordinatoj: 44° 54′ N, 8° 12′ O (mapo)
Alto super marnivelo 123 m
Areo 151.31 km²
Loĝantaro 73 421 (2023)
Loĝdenso 485 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Azzano d'Asti, Baldichieri d'Asti, Calliano (AT), Castagnole Monferrato, Castell'Alfero, Castello di Annone, Celle Enomondo, Chiusano d'Asti, Cinaglio, Cossombrato, Isola d'Asti, Monale, Mongardino, Portacomaro, Refrancore, Revigliasco d'Asti, Rocca d'Arazzo, San Damiano d'Asti, Settime, Tigliole kaj Vigliano d'Asti
Patrono Sekundo de Asti
Festa tago unua dimanĉo de majo
Nomo de loĝantoj astigiani
Poŝtkodo 14100
Imposta kodo A479
Kodo laŭ ISTAT 005005
Telefona prefikso 0141
Retpaĝo Oficiala retejo
Asti (Italio)
Asti (Italio)
DEC
Asti
Asti
Situo de Asti
vdr
katedralo de Asti

La urbo antaŭ ĉio estas konata pro la vino Barbera kiu estas kultivata sur la montoj ĉirkaŭ Asti. La historia urbocentro estas bone konservita. La plej grava monumento estas la preskaŭ miljaraĝa brika Duomo - la urba katedralo. Kristana patrono estas la sanktigita romia martiro Sekundo de Asti, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Ĉiujare je la tria mardo de septembro okazas la Palio; Tio estas kune kun tiu de la Toskania urbo Sieno la plej grava historia ĉevalvetkurado de Italio.

Asti aŭ Asti spumante estas blanka, aroma, ŝaŭmvino el la regiono.

Famuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
panoramo de Asti