Astragalo (arkitekturo)

Astragal estas modlura profilo komponita de duon-ronda surfaco ĉirkaŭita de du ebenaj tavoloj. Astragalo estas foje referencata kiel miniatura toro. Ĝi povas esti arkitektura elemento uzata ĉe la pinto aŭ bazo de kolono, sed ĝi estas uzata ankaŭ kiel markiga ero en mebloj kaj lignoprilaboro.

Diagramo de astragalo kiel parto de kolono de Ionika ordo.

La vorto "astragalo" devenas el la grekaj kaj latinaj vortoj por "vertebro," kaj la originalaj astragaloj uzitaj en arkitekturo estis faritaj laŭ bidohava desegno, tiele similante al vertebroj.

Laŭ Francisko Azorín astragalo estas Modluro formita per toro aŭ cilindro k. listelo.[1]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 24.

Vidu ankaŭ redakti