Astro Boy (angle, en Esperanto "astra" aŭ "stela knabo") estas animacia kineja filmo de 2009, produktita en Hongkongo kaj Usono, kiu baziĝas sur samnoma plurjare publikigita serio de japana mangao de Osamu Tezuka. En la anglalingva versio, Freddie Highmore provizas la voĉon de Astro Boy en la filmo, kaj pliaj voĉoj estas de la aktoroj Kristen Bell, Natan Lane, Eugene Levy, Matt Lucas, William Nighy, Donald Sutherland, Moises Arias, Charlize Theron kaj Nicolas Cage. La filmo estis publike prezentita unue en Honkongo la 8-an de oktobro 2009, en Japanio la 10-an de oktobro 2009 kaj sekve en Usono la 23-an de oktobro 2009.

Astro Boy
longa movbilda filmo
Originala titolo Astro Boy
Produktadlando  Honkongo,  Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato 5 okt. 2009
Daŭro 94 minutoj
Ĝenro sciencfikcio
Buĝeto 65 milionoj da usonaj dolaroj[1]
Reĝisoro(j) David Bowers
Produktisto(j) Maryann Garger
Kuzuka Yayoki
Scenaro Timothy Harris
David Bowers
Laŭ la verko de Bazita sur la verkaĵo Astro Boy de Osamu Tezuka
Muziko de John Ottman
Ĉefrolantoj en la anglalingva versio, la voĉoj de
Freddie Highmore
Nicolas Cage
Kristen Bell
Bill Nighy
Donald Sutherland
Natan Lane
Madeline Carroll
Eugene Levy
Samuel L. Jackson
Matt Lucas
Produktinta firmao Saturn Films 
Imagi Animation Studios 
Tezuka Productions
Distribuo Summit Entertainment
IMDb
vdr

Enhavo redakti

 
Astro Boy

La filmaj eventoj okazas en la futurisma "Metro-Urbo", metropolo kiu flosas en la ĉielo super la poluita planeda "surfaco". La urba loĝantaro estas helpata fare de amaso de malsamaj robotoj kiuj estas forlasataj sur la surfaco kiam rompitaj aŭ neuzataj. La knabo Toby Tenma, filo de doktoro Tenma, lernas, ke lia patro tuj montros al Prezidanto Stone, la militema ĉefo de la urbo, novan gardistan roboton kiun li ellaboris. Doktoro Elefun, unu el la kolegoj de Tenma, enkondukas la prezidanton al la Blua kaj Ruĝa Kernoj, du energiaj sferoj minataj el fragmento de stelo, kiu produktas energion kiu povas provizi robotojn per pozitiva kaj negativa energio, respektive. Ŝtono metas ruĝan kernon en la novan roboton, kaŭzante ke ĝi ekmalkontroleblas. La nova roboto provas ataki la homojn, sed Tenma metas baron inter ili. Dume, la knabo Toby estis liberigita frue de la lernejo, kaj funkciigas la familian roboton, por montri al la Ministerio de Scienco pruvon pri la ekzisto kaj danĝero de la nova gardista roboto. Kiam li provas proksimiĝis al la gardista roboto, la danĝeriĝinta maŝino plene detruas la knabon. Post kiam la gardista roboto estas detenita de sekurecofortoj, la doktoro Tenma, plena je funebro kaj malespero, kreas identan robotan klonon de Toby]], uzante genojn el la haroj de la knabo por akiri ties memorojn kaj kredigi al la klono ke ĝi "estas" Toby, kaj provizas ĝin kun la pozitiva blua kerno. Li ankaŭ desegnas ĝin havi la plej progresintan defendan sistemon iam kreitan, ne volante perdi sian filon denove. La roboto rapide ekvivas, kaj Tenma alportas lin hejmen.

Doktoro Tenma rapide rimarkas, ke dum la roboto posedas la memorojn de lia antaŭa filo, lia personeco estas multe pli malforta kaj ĝi ne povas anstataŭigi la originan filon. Sen scii ke li estas roboto, la klono de Toby klopodas malkovri kial li povas kompreni la lingvon de robotoj kaj malkovras ke li povas flugi tra rakedaj iloj kaŝitaj en la ŝuoj. Li malkovras diversajn aliajn kapablojn kaj rapidas hejmen por diri al sia patro, nur por trovi ke Tenma kaj Elefun diskutas ĉu malaktivigi lin. Tenma malkaŝas al Toby ke li estas roboto, kaj kial li volas malŝalti lin. Seniluziigita de la persono kiun li kredis esti lia propra patro, Toby flugas for. Soldatoj de prezidanto Stone detektas la blu-kernan energion en la knaba klono kaj ĉasas lin. Kiam Toby estas trafata de pafo kaj senkonsciiĝas, li forfalas de la flosanta urbo kaj falas en la planedosurfacan rubujon sube. Li renkontas plurajn infanojn inkluzive de Cora, knabino kiu lasis la urbegon post kiam ŝiaj gepatroj neglektis ŝin, kaj robotan hundon nomata "rubujo". Toby renkontas la Robotan Revolucian Fronton, la maŝinojn Sparx, Robotsky kaj Mike la fridujo, kiuj facile identigas Toby kiel roboto kaj renomas lin "Astro Boy" ("stela knabo"). Astro konsentas pri la nova nomo kaj vivas kun la infanoj kaj ilia patra figuro, Hamegg, kiu ŝajnigas prizorgi rompitajn robotojn, sed sekrete traktas robotojn same kruele kiel prezidanto Stone, kaj ankaŭ partoprenas en la Roboto-Ludoj - detruaj gladiatoraj turniroj en kiuj robotoj estas devigataj batali ĝis la morto.

Astro kaj liaj amikoj trovas en malfunkcia stato konstruan roboton nomata Zog kaj Astro sekrete revivigas Zog uzante la energio de sia propra blua kerno. La infanoj revenigas lin kaj purigas lin por la Roboto-Ludoj. Poste en tiu nokto, la knabino Cora malkaŝas al Astro ke ŝi vere havas gepatrojn kaj estis maltrankviligita ĉu ili eble funebras pro ŝia foresto. Astro promesas ne plu rakonti kaj provas rakonti al ŝi sian sekreton, sed ne povas. La sekvan tagon, je la Roboto-ludoj, Hamegg perfidas Astro-n, kiam li komprenas ke la knabo estas roboto, kaj devigas al Astro batalikontraŭ aliaj robotoj en la Roboto-Ludoj. Maleblas simple forlasi la turniron, kaj Astro malvolonte detruas ĉiujn robotojn kiuj estas sendataj batali kontraŭ li. Hamegg fine ordonas al Zog batali kontraŭ Astro, sed ambaŭ rifuzas batali unu kontraŭ la alia. Stone kaj liaj viroj tiam alvenas kaj arestas Astro-n. La prezidanto ŝerce proponas al Astro alkoholaĵon, kaj poste li prenas la knabo-roboton reen al la Ministerio de Scienco, kie doktoro Tenma estas petata forigi la bluan kernon, tamen, en la lasta momento, la sciencisto havas penton, akceptante ke eĉ se Astro ne estas Toby, ĝi estas ankoraŭ lia filo, kaj permesas al Astro eskapi. Prezidanto Stone denove metas la ruĝan kernon en la gardistan roboton de la rakonta komenco, nur por ke la danĝera maŝino sorbu lin kaj alprenu lian konscion. Astro kaj Stone luktas tra la urbo, malkonstruas la plejparton de la konstruaĵoj kaj kaŭzas ke la urbego ekfrakasiĝas kaj ekfalas al la planeda surfaco. Astro povas malrapidigi la disfalon de la urbego kaj puŝas ĝin supren per liaj kruro-raketoj. Cora, la aliaj infanoj, kaj la Robota Revolucia Fronto provas helpi al detruo de la robotigita prezidanto Stone. La robotigita prezidanto kaptas Astro-n kaj volas absorbi lin, sed kiam la blua kaj ruĝa kernoj kolizias, la proksimeco al ambaŭ robotoj kaŭzas tiom da doloro ke la absorbo ne funkcias.

Astro surteriĝas en konstruaĵo, kie li kunvenas kun Tenma. Tenma diras al li, ke se la blua kaj ruĝa kerno kuniĝas, kaj Astro kaj la robotigita prezidanto devos morti. Astro decidas ke ĉi tiu estis la kialo pro kio li estis farita, kaj li flugas rekte al Stone, kolizias kun li kaj per la kunfando de la kernoj detruas la danĝeran malamikan roboton. Tamen en la kunfando ankaŭ Astro estas malaktivigata. Cora, d-ro Elefun kaj aliaj trovas la korpon de Astro. Zog tradonas iom de lia blu-kerna energio por Astro; kun la katalizilo rekomencita, la blua kerno denove fariĝas senlima fonto de energio, kaj sekve Astro estas facile revivigata kaj kaj liaj vundoj aŭtomate saniĝas. Astro kunvenas kun D-ro Tenma, kaj Cora trovas siajn gepatrojn por pluvivi kun ili. Stone vekiĝas, nur por esti arestata de siaj propraj trupoj. Kiam ekstertera vivoformo aperas super la urbo, la filmo finiĝas per tio ke Astro ekflugas por batali ĝin.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

En la unua versio de tiu-ĉi artikolo estas uzata teksto de la samtema anglalingva vikipedia artikolo.