Astrobiologio (ankaŭ kosmobiologio, eksterbiologio, eĉ ekzobiologio) estas la spekulativa kampo de biologio en kiu oni konsideras la eblon, kaj eblan karakteron de ekstertera vivo.

Kvankam la kampo estas spekulativa, la malekzisto de vivo en la resto de la universo estas hipotezo falsebla, kaj tiel astrobiologio estas valida kampo por scienca esploro.

Tial la serĉado por ekstertera vivo estas gravega por astrobiologistoj. Iuj konstatas, ke la kvanto da planedoj kun inteligenta eksterterana vivo estus taksebla per la formulo de Drako se kaj kiam ni ekkonis la valorojn de ĝiaj parametroj. Tamen, pro la malcerteco pri la termoj de la formulo, estas neeble antaŭvidi ĉu vivo estas rara ĉu ofta. Alia kunligita temo de astrobiologio estas la paradokso de Fermi kiu demandas, se vivo oftas en la universo, kial ne troviĝas evidenta signalo de ĝi?

Aktuale, ne estas evidenteco por la ekzisto de ekstertera vivo (ĝis mez-2002). Tamen ekzamenado de aerolitoj el Antarkto, kiuj devenas el Marso provizis tion, kion iuj sciencistoj kredas fosilietoj de ekstertera vivo mikroskopskala, sed tiu interpreto de la evidenteco restas ankoraŭ debatebla.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti