Astronomiaj kaj astrologiaj simboloj

La astronomaj simboloj estas simboloj iam uzataj en astronomio, kaj ĉiam nun en astrologio por figuri diversajn astrojn, apartajn poziciojn de astroj aŭ apartajn eventojn de la kosmoobservado.

La jenaj tabeloj montras la nomojn, la simbolojn kaj la unikodajn kodojn de tiuj simboloj.

Sunsistemaj astroj redakti

Planedoj redakti

La simboloj de la ok planedoj de la sunsistemo estas en la jena tabelo

Nomo simbolo Unikodo Signifo
Merkuro   U+263F ☿ Kaduceo de Merkuro, plus kristana kruco
Venuso   U+2640 Spegulo de Venuso, plus kristana kruco
Tero   U+2641 ♁ Tera globo surmontita de kristana kruco
  U+1F728 🜨 La kvar kvaronoj de la Tero
Marso   U+2642 Lanco kaj ŝildo de Marso
Jupitero   U+2643 ♃ Greka litero Z kaj streko por Zeŭso
Saturno   U+2644 ♄ Grekaj literoj k-r kaj streko por Kronos, plus kristana kruco
Urano   U+26E2 ⛢ Simbolo de la planeda metalo plateno
  U+2645 ♅ H de «William Herschel», plus planeda orbo
Neptuno   U+2646 ♆ Tridento de Neptuno

Aliaj astroj redakti

Nomo simbolo Unikodo Signifo
Kometo U+2604 Vosthava astro
Suno U+2609 Suna disko
Luno U+263D Unua kvaronluno
U+25CB Plenluno
U+263E Lasta kvaronluno
U+25CF Novluno

Nanoplanedoj redakti

La nanoplanedo 134340 Plutono ankaŭ havas simbolojn. Ĉar ĝi estis iam rigardita kiel planedo, en unikodo, tiu simbolo sekvas tiujn de la planedoj. (1 Cereso estis tiam rigardita ne kiel nanoplanedo, sed kiel asteroido kaj planedeto.) Ekzistas ĝenerala konsento inter astronomoj sur 9 nanoplanedoj.[1][2]

Nomo simbolo Unikodo Signifo
Plutono   U+2647 ♇ Monogramo, kunfando de P kaj L, du unuaj literoj de «Plutono» kaj komencliteroj de «Percival Lowell»
 [3] U+2BD3 ⯓
(dec 11219)
Orko   U+1F77F 🝿
(dec 128895)
Haŭmeo  [3] U+1F77B 🝻
(dec 128891)
Kvavaro   U+1F77E 🝾
(dec 128894)
Makemako  [3] U+1F77C 🝼
(dec 128892)
Gongono   U+1F77D 🝽
(dec 128893)
Eriso  [3] U+2BF0 ⯰
(dec 11248)
Sedno   U+2BF2 ⯲
(dec 11250)

Asteroidoj redakti

La unue malkovritaj asteroidoj ankaŭ estis dotitaj per simboloj. Sed kiam kreskis la nombro de malkovrataj asteroidoj, tiuj bildoj iĝis pli kaj pli konfuzeblaj kaj malsimple desegneblaj.

Nomo Simbolo Unikodo
1 Ceres   U+26B3 ⚳
2 Pallas   U+26B4 ⚴
3 Juno   U+26B5 ⚵
4 Vesta     U+26B6 ⚶
5 Astraea     U+2BD9 ⯙
6 Hebe  
7 Iris  
8 Flora    U+2698 ⚘
9 Metis  
10 Hygiea       U+2BDA ⯚
11 Parthenope  
12 Victoria  
13 Egeria  
14 Irene  
15 Eunomia  
16 Psyche  
17 Thetis  
18 Melpomene  
19 Fortuna  
26 Proserpina  
28 Bellona  
29 Amphitrite  
35 Leukothea  
37 Fides  

Ekde 1854, la germana astronomo Johann Franz Encke proponis anstataŭigi tiujn desegnetojn per numero de la astroido skribita en cirklo. (①,②,③,④,...)

Zodiakaj konstelacioj redakti

En la jena tabelo estas la dekdu signoj de la konstelacioj de la zodiako.

Nom simbolo Unikodo
Ŝafo ♈︎ U+2648
Taŭro ♉︎ U+2649
Ĝemeloj ♊︎ U+264A
Kankro ♋︎ U+264B
Leono ♌︎ U+264C
Virgo ♍︎ U+264D
Pesilo ♎︎ U+264E
Skorpio ♏︎ U+264F
Sagitario ♐︎ U+2650
Kaprikorno ♑︎ U+2651
Akvisto ♒︎ U+2652
Fiŝoj ♓︎ U+2653

Ĉielaj eventoj redakti

Nomo Symbolo Unikodo
Suprenira nodo U+260A
Malsuprenira nodo U+260B
Konjunkcio U+260C
Opozicio U+260D
Kvadraturo U+2610

Referencoj redakti

  1. Pinilla-Alonso, Noemi. (November 22, 2019) “Surface properties of large TNOs: Expanding the study to longer wavelengths with the James Webb Space Telescope”, Dina Prialnik: The Transneptunian Solar System. Elsevier.
  2. (2019) “The Mutual Orbit, Mass, and Density of Transneptunian Binary Gǃkúnǁʼhòmdímà ((229762) 2007 UK126)”, Icarus 334, p. 30–38. doi:10.1016/j.icarus.2018.12.037. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 JPL/NASA (April 22, 2015) What is a Dwarf Planet?. Alirita 2021-09-24.

Eksteraj ligiloj redakti