Asuana Malalta Baraĵo

La Asuana Malalta BaraĵoAsuana Malnova Baraĵo estas gravita masonaĵa kontraŭforta akvobaraĵo sur la rivero Nilo in Asuano, Egipto. Tiu akvobaraĵo estis konstruita ĉe la iama unua akvofalo de Nilo, kaj estas situa ĉirkaŭ je 1000 km supre en la rivero kaj je 690 km (laŭ rekta distanco) sudoriente de Kairo. Kiam oni ekkonstruis inter 1899 kaj 1902, nenio tia estis iam intencita;[1] finkonstruita, ĝi estis la plej granda masonaĵa akvobaraĵo en la mondo.[2] Tiu akvobaraĵo estis desegnita por havigi stokadon de ĉiujara inundakvo kaj pligrandigi la fluaĵon de seka sezono por subteni pli grandan irigacian disvolvigon[3] kaj populacikreskon en la malsupra Nilo. Tiu akvobaraĵo, originale limigita en alto pro konservaj aferoj, funkciis kiel desegnita, sed havigis maltaŭgajn stokokapablojn por la planita disvolvigo kaj estis levita dufoje, inter 1907–1912 kaj denone en 1929–1933. Tiuj altoj ankoraŭ ne plenumis irigaciajn postulojn kaj en 1946 ĝi estis preskaŭ super-altigita kiel klopodo por maksimumi ties uj-alton. Tio kondukis al esplorado kaj konstruo de la Asuana Alta Baraĵo 6 km supre.[4]

Asuana Malalta Baraĵo
gravita akvobaraĵohidroelektra centraloakvobaraĵo
Estiĝo 1902
Lando Egiptio vd
Situo Provinco Asuano
Situo
Geografia situo 24° 2′ 2″ N, 32° 51′ 57″ O (mapo)24.033932.8658Koordinatoj: 24° 2′ 2″ N, 32° 51′ 57″ O (mapo)
Asuana Malalta Baraĵo (Egiptio)
Asuana Malalta Baraĵo (Egiptio)
DEC
Asuana Malalta Baraĵo
Asuana Malalta Baraĵo
Situo de Asuana Malalta Baraĵo
Map
Asuana Malalta Baraĵo
vdr

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. ↑ Frederic Courtland Penfield, Harnessing the Nile, The Century Magazine, Vol. 57, No. 4 (February 1899)
  2. ↑ The First Aswan Dam. University of Michigan. Alirita 2a de Januaro 2011.
  3. Power from the Assuan Dam to Be Used to Increase Still Further the Cotton Crop in Egypt, The New York Times, 27an de Julio, 1913, (pdf file)
  4. The First Aswan Dam. University of Michigan. Arkivita el la originalo je 1997-06-15. Alirita 2a de Januaro 2011.