Atalanta BC
futbala klubo en Italio
Atalanta BC estas futbala klubo bazita en Bergamo, Italio. Ĝia profesia unua vira teamo ludas en la supera ligo Serio A. La klubo estas kromnomita la Orobici [oroBIĉi]. Fondita en 1907 fare de svisaj studentoj mezlernejanoj, Atalanta ludas nun vestitaj per blu-nigraj vertikale stribildaj T-ĉemizoj, nigraj pantalonetoj kaj nigraj ŝtrumpetoj. La klubo agadas kadre de la Federacio Italia de Futbalo, itale Federazione Italiana Giuoco Calcio (FIGC).
Atalanta BC | |||||
---|---|---|---|---|---|
futbala klubo • futbalteamo | |||||
Komenco | 17-a de oktobro 1907 vd | ||||
Lando(j) | Italio | ||||
Sidejo | Bergamo | ||||
Ĉefestro(j) | Antonio Percassi • Alessandro Ruggeri • Ivan Ruggeri vd | ||||
Trejnisto | Gian Piero Gasperini | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Aktuale, la trejnisto de la unua vira teamo estas Gian Piero Gasperini.