Atanzón estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Atanzón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Emeterio Calvo Beltrán (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 94  (2023) [+]
Loĝdenso 2,96 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 40′ N, 3° 0′ U (mapo)40.6675-2.9966666666667Koordinatoj: 40° 40′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Alto 951 m [+]
Areo 28,03 km²
Atanzón (Hispanio)
Atanzón (Hispanio)
DEC
Atanzón
Atanzón
Situo de Atanzón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Atanzón [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 83 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,96 loĝ/km².

Situo redakti

Atanzón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 951 m super marnivelo; je 79 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 28,03 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°40′03″N 2°59′48″Ok.

Historio redakti

La nomo de Atanzón devenas el la araba kaj signifas muelejon. Post la reconquista ĝia apartenis al la teritorio "Tierra Común de Guadalajara". En la 13-a jarcento ĝi estis posedo de Fernán Rodriguez Pecha, servisto de Alfonso la 11-a de Kastilio, kiu inkludis la teritorion en la posedojn de la familio Mendoza. En 1469 la municipo estis vendita al Alvar Gómez de Ciudad Real, sekretario de Henriko la 4-a. La municipo apartenis al la familio de Gómez de Ciudad Real ĝis la nuligo de la senjorlandoj en la 19-a jarcento.

Dekomence la agrikultura sektoro, etenda de seka kultivaro kaj fruktoĝardenoj, estis la ĉefa elemento de la ekonomio kun etendisma brutobredado (ĉefe de ŝafoj). Ĝi havis ankaŭ muelejon de cerealo kaj teksejon por la fabrikado de tolaĵoj, funkcianta ĝis la ekfunkciado de la Reĝa Fabriko de Tolaĵoj de Brihuega meze de la 18-a jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 83, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Atanzón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Atanzón kie oni falis al la nunaj 83.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti