Atari 2600 estas nomo de unua komputila videoludilo. La videoludila firmao Atari lanĉis en 1977. Ankaŭ estas konata kiel Atari Video Computer System. Proĵektado de VCS konsistanta el son- kaj vidiga kontrolilo TIA (Television Interface Adaptor) kaj procesoro daŭris 2 jarojn kaj kostis pli ol 100 milionoj $. Prezo de Atari 2600 estis 200 $ kaj havis 6 ludkartoĉojn. En 1977 jam estis venditaj 250000 videoludiloj, en 1978 550000 (kvankam fabrikpovo estis 800000 videoludiloj dum jaro). Sed en 1979 VCS estis vendita kvante je 1000000 ekzempleroj. Samjare Atari vendis licencon al firmao Polyvox, kiu vendis tri klonojn de la videoludilo kun ludoj kreitaj de Activision. En 1980 Atari 2600 komencis esti fabrikita de la firmao Sears. En majo de 1980 Atari aĉetis al la firmao Taito la famegan ludon Space Invaders. Danke al tio, la vendoj de VCS eksplode kreskis: 1980 - 2 milionoj, 1981 - 4 milionoj, 1982 - 8 milionoj da videoludiloj. En 1983 Atari trafis krizon - la firmao ne interesiĝis pri kvalito de ludoj kaj multaj ludantoj seniluziiĝis pri la videoludilo. Simbolo de la krizo estas ludo ET. Tamen la videoludilo estis vendata ĝis 1990 kaj alportis pli ol 2 miliardoj de dolaroj.

Atari 2600
Antaŭita de Atari Home Pong series
Sekvita de Atari 5200 Super System
vdr
Atari 2600 videoludilo kun stirstango.

Teknika priskribo de Atari 2600 redakti

  • Ĉefprocesoro: MOS Technology 6507, frekvenco 1,19 MHz, 8-bit;
  • Vidiga kerno: pri vidigo respondecas ĉefprocesoro, 121 koloroj por sistemo NTSC kaj 114 por PAL, vidiga memoro mankas;
  • Ĉefmemoro: 128 B;
  • Kartoĉo: 4 KB, poste 32 KB per komutado de memorblokoj (bank switchingpaging).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti