Atari Portfolio estas poŝkomputilo produktita de la firmao Atari en 1989 kaj la unua poŝkomputilo kongrua kun PK. Ĝi enhavas procesoron 80C88 kun frekvenco 4,91 MHz, ĝia mastruma sistemo estas DIP-DOS 2.11 (plejparte kongrua kun MS-DOS 3.30). En la ekrano, kiu havas grandecon de 240x60 rastrumeroj, oni povas projekcii 40x8 tekstosignojn. En la komputilo estas 128 kilobitokoj da ĉefmemoro (pligrandigebla ĝis 1 megabitoko), kies parto - ordinare 32 kilobitokoj - estis dediĉita al interna ĉefmemora disko C:. En la ROM-memoro krom la mastruma sistemo troviĝas diversaj programoj: tekstredaktilo, kalkultabelo (kongrua kun Lotus 1-2-3 v.1.0), kalendaro, kalkulilo, adreslibro kaj programo, kiu ebligis sendi datumojn inter Atari Portfolio kaj PK per IEEE 1284. Tiu ĉi interfaco estis konektebla kiel aparta ilo.

Atari Portfolio

Kiel memorujon oni uzis kartojn kiuj ne kongruis kun la interfaco PCMCIA. Oni produktis krome eksterajn disketolegilojn kaj eĉ diskaparatojn Atari Portfolio.

Enegrifonto de la komputilo estas 3 baterioj AA, kiuj sufiĉas por 80-100 laborhoroj.

Kuriozaĵoj redakti

Tiun ĉi komputilon uzis Ĝon Konnor en la filmo Terminator 2 por ŝteli monon el aŭtomatoj.

Eksteraj ligiloj redakti