Ate (helene Ἄτη, latine Ate) estis en la helena mitologio diino de blindigita kaj nekvietigebla pasio. Ŝi estis filino de la plej alta dio Zeŭso, kaj de diino de konflikto Eriso.

Ate
Originala nomo Ἄτη
Sekso ina
Familio
Patro Zeŭso
Patrino Eriso
vdr

Ŝi iam loĝis sur Olimpo, kiel potenca diino, sed kiam ŝi uzis siajn sorĉojn je Zeŭso mem, estis ĵetita teren. Tio okazis kiam estis naskiĝonta heroo Heraklo. Ŝi ruze eldevigis de Zeŭso ĵuron, ke la unua novnaskito en tiu tago regos ĉiujn virojn. Tion ekaŭdis Hero kaj okazigis, ke antaŭtempe naskiĝis Eŭristeo, al kiu poste devis servi Heraklo mem. Pro tio Zeŭso denove koleriĝis kontraŭ Ate kaj ĵetis ŝin teren, kie ŝi portis al homoj nur malfeliĉon kaj veadon.

Inter la homoj ŝi moviĝis diskrete kaj silente, ĉiuokaze per sia veno kaŭzis grandan katastrofon. Por helpo kontraŭ ŝi la homoj povis venigi diinojn Litaio, kiuj tamen estis lamaj kaj venadis ĉiam malfrue. Malgraŭ tio ili kiel Zeŭsaj filinoj iam sukcesis ion ankoraŭ rebonigi. Sed se ilin iu ne venigis, fordonis sin tute al Ate kaj estis perdita.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Áté en la ĉeĥa Vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti