Atenco kontraŭ la ambasado de Israelo en Argentino

Atenco kontraŭ la ambasado de Israelo en Argentino okazis la 17-a de marto de 1992 kaj okazigis 29 mortojn kaj 242 vunditojn.[1] La atako detruis komplete la sidejon de la ambasado. En Argentino loĝas la junda komunumo plej multnombra de Latinameriko kaj la kvina de la mondo.

La atenco estis farita per bombaŭto Ford F-100 ŝtirita de sinmortiganta teroristo kiu lanĉis sian veturilon ŝarĝitan el eksplodiloj kontraŭ la fasado de la ambasadejo ĉe la angulo de stratoj Arroyo kaj Suipacha,[2], kiun ĝi tute detruis, krom damaĝi apudajn preĝejojn kaj lernejon. En la loko de la atenc nune estas monumento al la memoro de la mortintoj, plej parte argentinanoj kaj israelanoj. La aŭtorecon oni rilatis al la milito inter Israelo kaj Hizbulaho en Libano; kaj fakte la juda ŝtatoreagis tie kontraŭ la supozataj partianoj de la atencistoj, kiuj siaflanke mortiĝis dum la atenco mem.

Notoj redakti