La Ateneo de Madrido estas kultura privata institucio situanta en Madrido, Hispanio kaj kiu estis kreita en 1835 laŭ la nomo de Ateneo Científico y Literario (scienca kaj literatura ateneo).

Ateneo de Madrido
ateneo • organizaĵo
Komenco 1820 vd
Geografia situo 40° 24′ 54″ N, 3° 41′ 54″ U (mapo)40.41504-3.698251Koordinatoj: 40° 24′ 54″ N, 3° 41′ 54″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Ateneo de Madrid building
Ateneo de Madrido (Madrido)
Ateneo de Madrido (Madrido)
DEC
Ateneo de Madrido
Ateneo de Madrido
Lokigo de Madrido en Hispanio
Map
Ateneo de Madrido
Retejo Oficiala retejo
vdr
Fasado de la konstruaĵo de la Ateneo de Madrido, ĉe la strato Prado.
Klariga pleto ĉe la enirejo.

Historio redakti

La antaŭĵoj de la Ateneo troviĝas ĉe la afrancesadoj kaj la liberaluloj de komenco de la 19a jarcento. Pro la napoleona invado de Hispanio okazis du gravaj aferoj: unuflanke, tiuj kiuj aliĝis al la partio de la francoj kaj apogis la novan reĝon Jozefo Bonaparte kiel Reĝo de Hispanio devis foriri poste al ekzilo post la triumfo de la insurekciinta hispana partio lojalaj al la Kortumo de Kadizo kiu proklamis la liberalan unuan konstitucion hispanan.

La reveno de Fernando la 7-a okazigis la la revenon al la absolutismo kaj la eliron de Hispanio de la patriotoj kadizemaj. En Francio kaj en Anglio estis la plej klerisma hispana tavolo kiu, pro iaj aŭ aliaj tialoj, estis persekutata en la interno de la lando. La reveno dum la liberala registaro en 1820 de la ekzilitoj permesis la kreadon de la Ateneo Español (hispana ateneo) kiu estris Juan Manuel de los Ríos; sed pro la nova reveno al absolutismo fare de la reĝo Fernando malaperis la institucio por fiksi sian sidejon en Londono en 1823.

La morto de la Reĝo kaj la apogo de la liberaluloj al la partio de Isabel la 2-a (Hispanio) kontraŭ la pretendanto don Carlos, kreis novan etoson de tolero dum la regenteco de Maria Kristina Burbono. En 1835 la antikva Ateneo Español ŝanĝis la nomon al Científico y Literario, kaj estis fondintoj Salustiano Olózaga, la duko de Rivas, Antonio Alcalá Galiano, Mesonero Romanos, Francisco López Olavarrieta, Francisco Fabra kaj Juan Manuel de los Ríos mem.