Athenaeum estas hungara gazeto, kiu havis 4 periodojn.

Literatura gazeto Athenaeum (kiu okupiĝis ankaŭ pri politiko) unuafoje estis fondita en 1837 fare de József Bajza (poeto) kaj Mihály Vörösmarty. Ĝi aperis semajne po 2. Kunlaborantoj estis ekzemple Ferenc Kölcsey, Péter Vajda, Gábor Kazinczy (politikisto). Bajza verkis la kritikojn pri la teatraĵoj. En tiu gazeto aperis la unua poemo de Sándor Petőfi, sed nature tie verkis poemojn mem Vörösmarty. La politikaj artikoloj okupiĝis precipe pri la reformoj. La gazeto ĉesis en 1943, ĉar tiam aperis alia simila gazeto.

Athenaeum (semajna gazeto) reaperis inter 18731874. La nova redaktoro estis Zsolt Beöthy. Oni legis en tiu gazeto sociajn, politikajn, literaturajn kaj artajn artikolojn.

La tria periodo okazis inter 18921947. La eldonisto de la revuo estis Hungara Filozofia Societo. Ĝi aperis jare po 4-6. Menciindaj redaktoroj estis Imre Pauer, Bernát Alexander, Gyula Kornis.

Post fino de la socialismo revuo Athenaeum reaperis en 1991, sed nur 10 aperoj okazis.

Fontoj redakti