Athens (Georgio)

urbo de Georgio en Usono

Athens (esperantigita Ateno) estas urbo en Kantono Clarke, Georgio, Usono en la nordorienta parto de la ŝtato, ĉe la orienta finstacio de la ŝoseo Georgia 316. La Universitato de Georgio troviĝas en ĉi tiu universitata urbeto kaj respondecas por Athens kaj por ĝia sekva kreskado. Laŭ la popolnombrado de 2000, la unuigita urbo-kantono (enhavante ĉiujn neenurbigitajn partojn de Kantono Clarke, krom parto de Bogart kaj Winterville) havas ĉioman loĝantaron da 100.266 homoj. La urba areo havas loĝantaron da 175.085 homoj, laŭ la popolnombrada proksimumo de 2005. Athens estas enhavita en la Kantono Athens-Clarke, Georgio Metropola Statistika Areo, kaj estas ĉi ties ĉefa urbo.

Athens
urbo de Usono • komunumo de Georgio • unuiĝinta civito-kantono • urbego • kantona sidejo
Administrado
Poŝtkodo 30603
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 127 315  (2020) [+]
Loĝdenso 416 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 57′ N, 83° 23′ U (mapo)33.955277777778-83.383055555556Koordinatoj: 33° 57′ N, 83° 23′ U (mapo) [+]
Alto 194 m [+]
Areo 306 km² (30 600 ha)
Horzono UTC-05:00 [+]
Athens (Georgio)
Athens (Georgio)
DEC
Athens
Athens
Situo de Athens
Athens (Usono)
Athens (Usono)
DEC
Athens
Athens
Situo de Athens

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Athens, Georgia [+]
vdr

Historio redakti

En la malfrua 18-a jarcento, komerca setlejo ĉe la riverbordoj de la Rivero Oconee, kiu nomiĝis Cedar Shoals, staris tie, kie hodiaŭ troviĝas Athens. Je la 27-a de januaro, 1785, la Georgia Ĝenerala Asembleo koncedis ĉarton de Abraham Baldwin por la Universitato de Georgio kiel la unua ŝtat-subtenita universitato. Dek-ses jarojn poste, en 1801, komitato de la universitata sindikaro elektis lokon por la universitato sur monteto super Cedar Shoals, en kiu tiam estis la Kantono Jackson. Je la 25-a de julio, John Milledge, unu el la sindikoj kaj pli malfrue gubernatoro de Georgio, aĉetis 633 akreojn (2.6 kvadratkilometrojn) de Daniel Easley kaj donacis ilin al la universitato. Milledge nomis la ĉirkaŭan areon Athens pro la urbo, kiu estis la hejmo de la akademio de Platono kaj Aristotelo en antikva Grekio.

La unuaj konstruaĵoj sur la tereno de la Universitato de Georgio estas faritaj el lignopecoj. La urbeto kreskis dum parceloj apud la universitato estis venditaj por gajni monon por la adicia konstruado de la lernejo. Je la tempo kiam la unuaj studentoj diplomiĝis el la Universitato en 1804, Athens konsistis el tri hejmoj, tri vendejoj, kaj kelkaj aliaj konstruaĵoj face al Strato Front, nun konata kiel Strato Broad. Kompletigita en 1806 kaj nomita honore al Benjamin Franklin, la Kolegio Franklin estis la unua konstanta strukturaĵo de la Universitato kaj de la Urbo de Athens. Tiu brika konstruaĵo nun nomiĝas Malnova Kolegio (Old College).

Athens oficiale fariĝis urbeto en decembro de 1806 kun registaro farita el tri-ana komitato. La Universitato, sed ankaŭ la urbeto, daŭre kreskis, kun katun-muelejoj, kiuj hejtis la industrian kaj komercan evoluadon. Athens fariĝis konata kiel la "Manĉestro de la Sudo" pro la urbo en Anglio konita pro ĝiaj muelejoj. En 1841, oni konstruis fervojojn tra Athens, kiuj plivastigis la komercan evoluadon kaj konektis la urbon al Atlanto en la okcidento kaj al Greenville, Suda Karolino en la nordo.

Dum la Usona Enlanda Milito, la Unia Armeo de William T. Sherman koncentris Atlanton, fortranĉante fervojojn por preventi Athens-on reprovizi la sieĝitan urbon. Post bruligi Atlanton, la Unia Armeo grande malagnoskis Athens-on en la Marŝado al la Maro, anstataŭ sin turnante sudorienten al Savano (Georgio).

Dum Rekonstruado, Athens kreskadis. La registartipo ŝanĝiĝis al urbestra-konsilantara registaro kun nova urbo-ĉarto la 24-an de aŭgusto, 1872 kun Kapitano Henry Beusse kiel la unua urbestro. Liberigitaj sklavoj translokiĝis al la urbo, multaj logitaj de la novaj edukado-centroj kiel la Buroo de Liberigitaj Viroj. Tiu nova popolo serviĝis per tri nigrulaj ĵurnaloj - la Athens Blade, la Athens Clipper, kaj la Progressive Era.

Dum Athens fariĝis pli loĝantplena urbo en la 1880-aj jaroj, urbaj servoj kaj plibonigoj klopodiĝis. La Polica Departemento de Athens fondiĝis en 1881 kaj publikaj lernejoj malfermiĝis en aŭtuno de 1886. Telefona servo prezentiĝis en 1882 per la Telefona Kompanio Bell. Veturilaj pliboniĝoj ankaŭ prezentiĝis kun programo de stratpavimado komenciĝinta en 1885 kaj tramoj, tiritaj per muloj, en 1888.

Antaŭ ĝia jarcento-festo en 1901, Athens estis multe ŝanĝanta urbo. Nova urbdomo kompletiĝis en 1904. Afrika-Usonana meza klaso kaj profesia klaso kreskis ĉirkaŭ la stratangulo de Stratoj Washington kaj Hull, konata kiel la "Malvarma Stratangulo." La teatro ĉe la Konstruaĵo Morton gastigis filmojn kaj spektaklojn de bone konataj nigrulaj muzikistoj kiel Louis Armstrong, Cab Calloway, kaj Duke Ellington. Athens akiris ĝian unuan altan konstruaĵon en 1908 kun la sep-etaĝa Kompaniejo de Suda Reciproka Asekuro.

Dum la Dua Mondmilito, la Usona Mararmeo konstruis novajn konstruaĵojn kaj pavimitajn demetvojojn servi kiel trejnaj fakoj por mararmeaj pilotoj. En 1961, Athens vidis parton de la movado por civilaj rajtoj kiam Charlayne Hunter kaj Hamilton Holmes fariĝis la unuaj du nigrulaj studentoj eniri la Universitaton de Georgio.

Athens fariĝis unuigita registaro kun la Kantono Clarke, Georgio en 1990.

Muziko redakti

La muziko-sceno de Athens kreskis dum la fruaj 1970-aj jaroj kun la 40 Watt Club kaj Ravenstone, regione populara grupo foje nomita "unu el la baptopatroj de Atena rokmuziko," kaj pli malfrue dum la 1980-aj jaroj kun R.E.M. kaj la B-52's gajnante furoraĵojn. Aliaj grupoj, kiuj mariks la scenon, estas la Indigo Girls, The Tone Tones, The Method Actors, Love Tractor, Pylon, Flat Duo Jets, Dreams So Real, The Squalls, The Normaltown Flyers, Redneck Greece Deluxe, The Feelies, Fabulous Bird, kaj Widespread Panic.

Aliaj naciaj spektakloj kiuj venis el Athens estas: Danger Mouse, Vic Chesnutt, Drive-By Truckers, Elf Power, Jucifer, Azure Ray, The Fountains, Neutral Milk Hotel, The Olivia Tremor Control, Of Montreal, Five Eight, Big Atomic (ekse, Catfish Jenkins), Kevn Kinney, David Blackmon, Macha, The Dictatortots, kaj Sound Tribe Sector Nine (STS9). La kantisto de R.E.M. Michael Stipe ankoraŭ loĝas en Athens.

Kulturo redakti

Kutima por multaj universitathavantaj urbetoj, Athens havas gravan liberalan komunumon, kiu kunekzistas la universitatajn studentojn por krei arto-scenon, muziko-scenon kaj intelektan medion. La urbo estas la hejmo de multnombraj muzikejoj, trinkejoj, kaj kafejoj kiuj provizas al la variaj popolpartoj.

La urbeto estas la hejmo de tiaj rimarkindaj vidindaĵoj, kiaj unu el la du dutubaj kanonoj produktitaj dum la Usona Enlanda Milito, la fama Arbo Kiu Posedas Sin, la Ŝtata Planta Ĝardeno de Georgio, kaj la Terena Arboĝardeno de la Universitato de Georgio. Athens estis hejmo de Network Translations, Inc., kiu produktis la PIX-Fajroŝirmilo kiu pli malfrue aĉetiĝis per Cisco Systems.

Athens ankaŭ havas plenvivan literaturo-scenon. La urbo estas hejmo de la sendependa eldonejo Hill Street Press kaj bone konataj aŭtoroj loĝas aŭ loĝis en la urbo, ekzemple la Gajnintoj de la Premio Pulitzer Deborah Blum kaj Edward Larson, kaj ankaŭ Judith Ortiz Cofer, Terry Kay, Jim Kilgo, Coleman Barks, kaj Philip Lee Williams.

Geografio redakti

Athens troviĝas ĉe 33°57′19″N, 83°22′59″U (33.955464, -83.383245)GR1.

Laŭ la Censo-Buroo de Usono, Athens havas totalan areon da 306.2 km². 305.0 km² da tio estas grundo, kaj 1.2 km² estas akvo.

Popolstatistikoj redakti

Laŭ la popolnombrado de 2000, estis 100.266 homoj, 39.239 hejmecoj, kaj 19.344 familioj loĝantaj en la urbo. La loĝantara denseco estis 328,8/km². Estis 41.633 domaĵoj kaj averaĝa denseco de 136,5/km². La rasa komponaĵo de la urbo estis 64,71 % blanka, 27,37 % nigra aŭ Afrika-Usono, 0,21 % Indianoj, 3,15 % Azia, 0,04 % Pacifika Insulano, 3,11 % el aliaj rasoj, kaj 1,41 % el du aŭ pli da rasoj. Latin-Amerikanoj de iu raso estis 6,39 % da la loĝantaro.

Estis 39.239 hejmoj el kiuj 22,3 % havas infanojn sub la aĝo de 18 loĝante kun ili, 32,3 % estis geedziĝintoj loĝante kune, 13,3 % havis dommastrino sen iu viro, kaj 50,7 estis nefamilioj. 29,9 % el ĉiuj hejmecoj konsistis el individuoj kaj 5,8 % havis iun loĝantan sole kiu estis 65-jaraĝa aŭ pli maljuna. La averaĝa grandeco de hejmeco estis 2,35 kaj la averaĝa grandeco de familio estis 2,95.

En la urbo la loĝantaro estis disvastiĝinta kun 17,8 % sub la aĝo de 18, 31,6 % de 18 al 24, 27,3 % de 25 al 44, 15,3 % de 45 al 64, kaj 8 % kiuj estis 65-jaraĝa aŭ pli maljuna. La meznombra aĝo estis 25 jaroj. Por ĉiuj 100 virinoj estis 95,4 viroj. Por ĉiuj 100 virinoj 18-jaraĝa aŭ pli maljuna, estis 93,4 viroj.

La meznombra enspezo po hejmo en la urbo estis $28.118 (usonaj dolaroj), kaj la meznombra enspezo por familio estis $41.407. Viroj havis meznombran enspezon de $30.359 kontraŭ $23.039 por inoj. La ĉiukapa enspezo por la balanco estis $17.103. Ĉirkaŭ 15 % da familioj kaj 28,6 % de la loĝantaro estis sub la lino de malriĉeco, enhavante 25,2 % el tiuj sub la aĝo 18 kaj 13,5 % el tiuj pli maljuna ol 65.

Kvartaloj redakti

  • Boulevard
  • Cobbham
  • Downtown
  • Orienta Athens
  • Five Points
  • Newtown
  • Normaltown
  • Pulaski Heights
  • Tallasee
  • Cedar Shoals

Referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 15-an de decembro, 2006.

Eksteraj ligiloj redakti