Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitaj princinoj kaj birdoj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Atiso.

Laŭ la helena mitologio, AtisaAtiso (el la greka Aτθις, «diino de la kruta marbordo») estis filino de la aŭtoktona reĝo Kranao de Ateno[1], kaj eponimo de la regiono Atiko[2].

Atisa
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Kranao
Patrino Pedias
vdr
Mapo de Atiko desegnita de J. J. Barthélemy (1795). Laŭtradicie, Atiso estas la eponimo de tiu ĉi elstara lando en Grekio.

Ŝia patrino estis Pedia, filino de la beotia reĝo Mineso, do fratinoj ŝiaj estis la princinoj Kranaa kaj Kranekma[3]. La plimulto de la fontoj konsideras ŝin virgulino, kvankam laŭ versio menciita de Pseŭdo-Apolodoro ŝi estas, kun Hermeso, la patrino de Eriktonio, estonta reĝo de Ateno.

Atisa aperas ankaŭ en kelkaj genealogiaj rakontoj kiel edzino de Reĝo Amfiktiono kaj kiel origino, kun li, de la atena reĝa pradinastio. Verŝajne tiu elstara reĝo ŝanĝis la nomon de la regiono de li regata, kiu ĝis tiam nomiĝis Akteo, al tiu de lia edzino[4]. Tamen, plia versio asertas ke tiu, kiu ŝanĝis la nomon de la lando estis ŝia patro Kranao, plendolore pro la frua morto de Atiso.

En kelkaj urboj de Grekio, oni diigis Atison kaj plenumis kultadon al ŝi, kiel duoranga orakola diino. Diversaj fontoj mencias ke Liko, la filo de Pandiono, prezidis la misterojn de Atisa en Andanio, antikva ĉefurbo de Mesenio, kaj konvinkis la reĝan familion iniciĝi en ili[5]. La arbareto de verdaj kverkoj kie li senpekigis la iniciantojn ankoraŭ nomiĝis Atisa en la epoko de Paŭzanio[6].

La atisaj birdoj redakti

La antikvaj grekoj uzis ankaŭ la nomon Atisa por priskribi la du birdojn en kiuj aliformiĝis la atenaj princinoj Filomela kaj Prokna post ilia tragika travivaĵo kun la fia Tereo[7]. De tio venas la nuntempa nomo de la eŭropa alciono, Alcedo atthis, kaj de la genro de apodoformaj birdoj Atthis.

Honore al tiuj birdoj ricevis sian nomon la asteroido 8975 Atthis, malkovrita en 1973.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Eŭsebio. Kroniko, 66: La reĝoj de la atenanoj.
  2. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.2.6.
  3. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.14.6.
  4. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.2.5.
  5. Herodoto. Historioj, 1.73.
  6. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.2.5 kaj 4.1.4-5.
  7. Martialo. Epigramoj, 1.54.9 kaj 5.67.2.