Atlantika Eŭropo estas fakvorto de geografio kaj antropologio por indiki la okcidentan parton de Eŭropo ĉe Atlantiko. Oni ankaŭ uzas ĝin por indiki kulturan aŭ biogeografian regionon koincidan kun tiu areo.

Atlantika Eŭropo
  •  Atlantika Arko
  •  Atlantika Eŭropo
  •  Cetera Eŭropo
  • Laŭ ampleksa difino, ĝi konsistas el la Britaj Insuloj (Irlando kaj Britio), Islando, Belgio, Nederlando, centro kaj nordokcidenta Portugalio, norda Hispanio, okcidentaj Francio kaj Skandinavio kaj norda Germanio.

    Oni uzas la fakvorton Atlantika Arko[1] pli precize por indiki arko-forman regionon, kiu konsistas el teritorio ĉirkaŭ Portugalio, Biskaja Golfo (atlantika bordo de Hispanio kaj Francio), nordo de Francio kaj preskaŭ tuto el la Britaj Insuloj.

    Klimato estas pli-malpli simila en la tuta regiono (escepte de kelkaj partoj en Skandinavio) kaj en ĝi estas komunaj endemiaj specioj.

    Vidu ankaŭ redakti

    Referencoj redakti

    1. Atlantic Arc Commission. Arkivita el la originalo je 2006-11-26. Alirita 2015-01-16.