Atlantika marborda dezerto

La atlantika marborda dezerto estas la plej okcidenta ekoregiono en Saharo de Nordafriko, situanta en la dezertega ekoprovinco de la palearktisa ekozono. Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj.

Atlantika marborda dezerto
ekoregiono
geografia objekto • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Areo39 137 km² (3 913 700 ha) [+]

Atlantika marborda dezerto (Tero)
Atlantika marborda dezerto (Tero)
Situo de la ekoregiono
vdr
Daĥlo.
Rivero Sagia-el-Hamra apud Ajuno, Okcidenta Saharo.

Priskribo redakti

La atlantika marborda dezerto enspacas strion, nur 40 kilometrojn larĝa, laŭlonge de la marbordo de Atlantika Oceano, kie nebulo enmare estiĝanta per la malvarma kanaria marfluo alportas sufiĉe da malsekaĵo por vivigi diversaĵon de likenoj, kserofitoj kaj arbedaroj. Aparte de tiu mildiganta cirkonstanco, la ĝenerala klimato estas eksterordinare varma kaj arida. Precipitaĵoj estas malmultaj, maloftaj kaj neregulaj. La ekoregiono okupas 39 900 kvadratajn kilometrojn en Okcidenta Saharo kaj Maŭretanio. Ĝi okcidente limtuŝas Atlantikan Oceanon, oriente la nord-saharajn stepon kaj duonarbarojn, norde la mediteraneajn sekajn duonarbarojn de akacio kaj arganio, sude la sahelan savanon de akacioj.

Faŭno redakti

Estas ŝlosilekoregiono por la migrobirdoj, kiuj vivas tie en la maloftaj marŝaj lokoj dum la palearktisa vintro.

Ĝi ankaŭ gastigas la ĉefan populacion en la mondo de la endanĝerigita mediteranea monaĥfoko (Monachus monachus).

Ununura rigore konsiderate endemia specio troviĝas en la ekoregiono, la alĝeria vipkolubro (Coluber algirus, familio de kolubredoj).

Vidu ankaŭ redakti


Palearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
PA1303 Arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj   Egiptio,   Jordanio,   Omano,   Sauda Arabio,   Sirio,   Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj,   Jemeno
PA1304 Atlantika marborda dezerto   Maŭritanio,   Maroko
PA1321 Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj   Alĝerio,   Egiptio,   Libio,   Maroko,   Tunizio,   Okcidenta Saharo
PA1325 Tropikaj dezerto kaj duondezerto apud Ruĝa Maro   Egiptio,   Irako,   Israelo,   Jemeno,   Jordanio,   Omano,   Sauda Arabio,
PA1327 Sahar-dezerta ekoregiono   Alĝerio,   Ĉado,   Malio,   Maŭritanio,   Niĝero,   Sudano
PA1328 Sud-iranaj dezerto kaj duondezerto   Irano
PA1329 Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj   Alĝerio,   Ĉado,   Malio,   Maŭritanio,   Niĝerio,   Sudano
PA1330 Taklamakano   Ĉinio
PA1331 Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato   Ĉado,   Egiptio,   Libio,   Sudano
PA1332 Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj   Alĝerio,   Niĝero,   Malio,   Maŭritanio

Eksteraj ligiloj redakti