Atomŝipo estas atommovata ŝipo, akvoveturilo kun nuklea energia instalaĵo.

Submarŝipo de tipo Ŝarko de Rusio.

Oni dividas atomŝipojn je civitaj (atomaj glacirompiloj, ŝarĝaj ŝipoj) kaj militaj (aviadilaj ŝipoj, submarŝipoj, krozoŝipoj, fregatoj). La unua en la mondo civita atomŝipo estas glacirompilo "Lenin" (1959).

La USS Nautilus (SSN-571) estis la unua funkcianta atomenergia submarŝipo en la mondo. La veturilo estis ankaŭ la unua submarŝipo kiu kompletigis submerĝitan transiron de la Norda Poluso la 3an de Aŭgusto 1958. Ĝi kunhavas la nomon kun la fikcia submarŝipo de la Kapitano Nemo en la verko de Jules Verne nome Dudek mil leŭgoj sub la maro, kaj kun antaŭa alia submarŝipo USS Nautilus SS-168 kiu servis en la Dua Mondmilito. Nautilus estis rajtigita en 1951 kaj marlanĉita en 1954.

Famaj atomŝipoj redakti

Vidu ankaŭ redakti