Attila Kotányi [kotAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kotányi Attila estis hungara arkitekto, filozofo, altlerneja instruisto.

Attila Kotányi

Attila Kotányi hejme
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1924 (1924-09-18)
en Hungario
Morto 18-an de oktobro 2003 (2003-10-18) (79-jaraĝa)
en Duseldorfo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo poeto • verkistoarkitekto • universitata instruisto
vdr

Attila Kotányi[1] naskiĝis en 1924 en Hungario, li mortis la 18-an de oktobro 2013 en Duseldorfo (Germanio).

Biografio redakti

Attila Kotányi studis arkitekturon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József, dum la studentaj jaroj li konatiĝis kun Béla Hamvas kaj Lajos Szabó (filozofo), poste li okupiĝis pri filozofio. Post falo de la hungara revolucio de 1956 li disidis al Bruselo, kie li diplomiĝis pri urboplanado kaj aliĝis al la Situaciista Internacio. En 1964 li translokiĝis al Duseldorfo, kie li instruis dum 12 jaroj ĉe la Duseldorfa Belarta Akademio, sed li faris ankaŭ planojn en arkitektura ateliero. En 1968 li partoprenis en la protestantaj movadoj. Depost kolapso de la socialismo li revenis al Hungario, kie li instruis en la Belarta Altlernejo kaj Universitato de Pécs.

Fontoj redakti

Referencoj redakti