ZNOROVSZKY Attila [znorovski] estis rumania hungara publicisto, reĝisoro. Li naskiĝis en Arado la 16-an de majo 1943 kaj mortis en Budapeŝto la 17-an de septembro 1989.

Biografio redakti

Attila Znorovszky akiris diplomon pri hungara-rumana lingvoj en UBB de Kluĵo. De 1968 li estis kunlaboranto de ĵurnalo Megyei Tükör de Sfântu Gheorghe, poste de Vörös Lobogó de Arado, sed post unu jaro li estis forigita de la gazeto laŭ partisankcio. De 1969 li estis por dek jaroj prezidanto de Tóth Árpád Irodalmi Kör de Arado, poste ĝia vicprezidanto. Dum unu jardeko kaj duono li estis raportisto de Művelődés. En januaro 1989 li translokiĝis en Hungarion.

Reĝisoraĵoj redakti

  • Egy zarándok naplójából literatura programo el verkoj de rumaniaj hungaraj poetoj.
  • Sütő András: Anyám könnyű álmot ígér, 1973. Ĝi aperis en libroformo kun titolo Félszárnyú asszonyok között (Buk. 1975).

Fonto redakti