Atto de Freising (germane: Atto von FreisingAtto der Kienberger; mortis en 810811) estis la kvina episkopa moŝto de Freising, Germanio, inter 783/784 kaj 810/811.

Atto de Freising
Atto sur bildo en la t.n. Princa transirejo inter rezidejo monaĥara kaj katedralo en Freising
Atto sur bildo en la t.n. Princa transirejo inter rezidejo monaĥara kaj katedralo en Freising
Blazono de Atto
Blazono de Atto
Persona informo
Naskiĝo 8-a jarcento
Morto 810811
Familio
Dinastio (verŝajne) Huosi
Profesio
Okupo pastro vd
Abato de monaĥejo Scharnitz
Antaŭulo Arbeo de Freising
Episkopo de Freising
Dum 783/784810/811
Antaŭulo Arbeo de Freising
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Atto originas verŝajne el la dinastio de Huosi. Li estis abato de Monaĥejo Scharnitz kaj poste de la klostro en Schlehdorf. Duko Tasilo la 3-a donacis al li en 769 teritorion por fondi monakejon en sudtirola Innichen. Disde tie Atto aktivis dum la misiado de paganaj slavoj de Puster-Valo. Ekepiskopis li ĉirkaŭ la jaroj 783/784. Sur la katedralmonto de Freising li starigis duan abatejon. En 808 Atto akiris per interŝanĝo la postan Landon Burgrain fare de Riphwin, ano de la familio de Fagana.

Literaturo redakti

  • Josef Maß (eld.): Das Bistum Freising im Mittelalter (= Verein für Diözesangeschichte von München und Freising (eld.): Geschichte des Erzbistums München und Freising, vol 1), (= Wewelbuch 153), 2-a eldono. Munkeno 1988, ISBN 3-87904-153-9
  • Egon Kühebacher: Kirche und Museum des Stiftes Innichen. Bozen: Athesia 1993. ISBN 978-8870147216