Aubrey WOODS (naskiĝis la  9-an de aprilo 1928(nun 1928-04-09) en Londono, mortis la 7-an de majo 2013[1]) estis Brita aktoro.

Aubrey Woods
Persona informo
Naskiĝo la  9-an de aprilo 1928(nun 1928-04-09)
en Londono,  Anglio
Morto la 7-an de majo 2013 (85‑jara)
en Barrow-in-Furness
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto • The Latymer School vd
Familio
Edz(in)o Gaynor
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1946– vd
Aktorado
Fama rolo Kontrolisto (Doctor Who)
Bill (Willy Wonka & the Chocolate Factory)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Lia unua filma rolo estis tiu de Smike en Nicholas Nickleby (1947). Sur scenejo li ludis la rolon de Fagin en la produkto Oliver! de Lionel Bart en la New Theatre, St Martin's Lane en la 1960-aj jaroj kune kun Nicolette Roeg kaj Robert Bridges. Woods ludis rolon de Bill la Candy Store Owner en Willy Wonka & the Chocolate Factory (1971), kantante "The Candy Man" ĉe la komenco de la filmo. Dum la fruaj 1970-aj jaroj li kunlaboris en la muzikalo, Trelawny kun amiko Julian Slade.[2]

Liaj televidaj kreditoj inkluzivas Z-Cars, Up Pompeii!, Doctor Who (en la serio Day of the Daleks), Blake's 7, Auf Wiedersehen, Pet kaj Ever Decreasing Circles. Li ankaŭ aperis kiel Jacob kaj Potiphar en la produkto de 1991 de Joseph and the Amazing Technicolor Dreamcoat en la London Palladium, kies muzikfilmo supreniris la Britajn Albumajn Ĉartojn en aŭgusto 1991. Radiaj kreditoj inkluzivas la originalan radio-serion de The Hitchhiker's Guide to the Galaxy, aperanta en Fit the Sixth.

Supervivis lin lia edzino Gaynor, kiun li renkontis en RADA (Royal Academy of Dramatic Arts) kaj kun kiu li edziĝis en 1952.[2]

Parta filmaro redakti

Referencoj redakti

  1. Aubrey Woods. The Times (14 Majo 2013).
  2. 2,0 2,1 Michael Coveney Obituary: Aubrey Woods, The Guardian, 14 Majo 2013

vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti