Aude

franca departemento
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aude (rivero).

Aude [od], aŭ okcitanlingve Aude [aŭde], estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝi etendiĝas sur 6 139 km2 kaj ĝi havis 364 877 loĝantojn en la jaro 2013[1]. La departemento enhavas 436 komunumojn.

Aude
Insigno de Aude
Situo de Aude
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Okcitanio
Numero 11
Prefektejo Karkasuno
Subprefektejoj Limoux
Narbonne
Statistikaĵoj
Loĝantaro 376 028 (2021)
Areo 6 139 km²
Loĝdenso 61 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 19
Komunumaroj 13
Komunumoj 436
vdr

De Mediteraneo ĝis Pireneoj, Aude, kiun oni ankaŭ kromnomas la "Katara Lando", posedas grandan diversecon da pejzaĝoj kaj historiaj lokoj.

Inter la vidindaĵoj de Aude estas la kasteloj de la katara lando, la mezepoka urbo Karkasuno, abatejoj kaj romanikaj klostroj, prahistoriaj grotoj, la rozaj flamengoj, kiuj vivas en la lagunoj de la marbordo. Vizitantoj ankaŭ povas promenadi sub la ombrejoj centjaraj de la Suda Kanalo, aŭ praktiki ĉiajn sportokupojn - en la montaro same kiel ĉe la marbordo.

Krome havas altan kvaliton la regionaj vinoj kaj la "aŭdea" gastronomio.

Arondismentoj redakti

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Suda Kanalo redakti

La konstruado en la 17-a jarcento de la kanalo longa je pli ol 240 km daŭris 14 jarojn. La Suda Kanalo (france: Canal du Midi) posedas pli ol 350 kluzojn, pontojn, akveduktojn, inter kiuj kelkaj neniam estis transformitaj ekde sia oriĝino. Tiu ĉi ensemblo estis klasigita kiel Monda Kulturheredaĵo de la UNESKO en 1996.

La kanalo nun estas la plej bona rimedo por malkovri Aŭdeon, ĝian diversecon kaj riĉecon laŭlonge de la tricentjaraj arboj. De la flavaj ebenaĵoj de Lauragais-regiono ĝis la mediteranea marbordo, la navigado estas mirinde facila. Vizitantoj estas for de la streso kaj de la trafikstopadoj. Laŭ la irvojo akva, ŝiphaltejoj aparte aranĝitaj permesas malkovri la vilaĝojn, monumentojn, vinkelojn kaj restoraciojn. La haŭlovojo permesas ankaŭ ekskursi, bicikli au ludi " pétanque-on " (globludi).

Sportokupoj en naturo redakti

En Aŭdeo eblas praktiki ĉiusezone siajn preferitajn aktivaĵojn. Fiŝkaptado en la maro, velado aŭ nenifarado sur la strandoj, golfo en Carcassonne, sportoj en kurantaj akvoj aŭ kanuado en la Alta Valo de Aude, bonfartigado en la banejoj, aŭ ekskursado piede, rajde, montbicikle ... ĉie en la Katara Lando ĉio eblas.

La vojoj aparte aranĝitaj por la ekskursado, kiel la fama "katara pado" aŭ la "Transéquestre" (longa rajdekskursovojo) transportas ĝis la pintlokoj de la regiona historio.

Kasteloj kaj monaĥejoj redakti

 
La katara kastelo de Quéribus

Impresaj mezepokaj fortresoj, kiujn oni ankaŭ kromnomas " vertiĝodonaj citadeloj", akompanas la promenantojn pasantaj en la paŝoj de malaperinta religio.

Per ekspozicioj pri diversaj temoj en ĉiu kastelo, tiu vojiro estas vera invito por revivi la epokon de la Kataroj. En la Mezepoko la landetoj de Aude nombris ne malpli ol dudekon da monaĥejoj kaj priorejoj.

Hodiaŭ la irvojo trapasas dekon da cisterciaj kaj benediktaj abatejoj. Sub la monaĥejaj volboj sin sekvas la epokoj - la vojo de la abatejoj estas vojaĝo tra spaco kaj tempo.

La mediteranea marbordo : La "audea" marbordo disponas pri 50 kilometroj da fajnsablaj plaĝoj kun familiaj kaj tradiciaj banejoj, naturismaj vilaĝoj, ĉiam home mezuraj, kie ĉiaj aktivaĵoj estas proponataj al la turistoj. Ĉio estas je mallonga distanco de la majestaj landinternaj pejzaĝoj, kaj de la lagunoj, naturaj rezervejoj kaj rifuĝejoj por multaj bestaj specioj.

Sed ankaŭ eblas boatadi sur la multnombraj lagetoj ombrecaj, piede de la Nigra Montaro aŭ en la Pireneoj.


Urboj kaj vilaĝoj redakti

Kvazaŭ mozaiko de urboj kaj vilaĝoj similas Aude al riĉa puzlo, kie ĉiu peco kunportas apartan lumon. Unuarange estas Carcassonne kaj Narbonne, sed ankaŭ multego da vilaĝetoj aŭtentikaj, kiuj ĉiuj siamaniere atestas pri la "Aŭdea" diverseco: " circulades " (rondformaj vilaĝoj), florumitaj vilaĝoj, klasigitaj historiaj vilaĝoj, ktp.

Carcassonne, la plej granda mezepoka fortreso de Eŭropo, estas ankaŭ klasigita de UNESKO kiel parto de la Monda Kulturheredaĵo. Ĝi entenas 3 kilometrojn da remparoj, 52 turojn, la grafan kastelon, vera fortreso ene de la fortreso, la bazilikon, arkitektura juvelo kun siaj gotikaj kaj romanikaj stiloj. Narbonne, la tiama ĉefurbo de romia provinco, pordo al la Mediteraneo, donacas al siaj vizitantoj la elstaran arkitekturon de la ĉefepiskopa palaco, kaj siajn malrektajn stratetojn.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti