Audierne

komunumo en Bretonio

Audierne - [odjɛʁn] jen france, bretone An Arzhanou - estas franca komunumo. Ĝi situas en la departemento Finistère (jen france, bretone Penn-ar-Bed), en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2018 en la komunumo vivis 2 151 loĝantoj sur areo de 2,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 729 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Quimper (france arrondissement de Quimper, bretone Arondisamant Kemper), la suda parto de la departemento, kaj al la kantono Douarnenez.

Audierne / Gwaien
komunumo
komunumo en Francio • delegita komunumo

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Finistère
Arondismento arondismento Quimper / Kemper
Kantono Douarnenez
INSEE kodo 29003 [+]
Poŝtkodo 29770
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 151  (2018) [+]
Loĝdenso 729 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 1′ N, 4° 33′ U (mapo)48.024166666667-4.5416666666667Koordinatoj: 48° 1′ N, 4° 33′ U (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 2,95 km² ( 295 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Audierne / Gwaien (Finistère)
Audierne / Gwaien (Finistère)
DEC
Audierne / Gwaien
Audierne / Gwaien
Situo de Audierne / Gwaien
Audierne / Gwaien (Francio)
Audierne / Gwaien (Francio)
DEC
Audierne / Gwaien
Audierne / Gwaien
Situo de Audierne / Gwaien

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Audierne (commune déléguée) [+]
vdr

Geografio redakti

La fiŝkapta haveno situas ĉe la estuaro de rivero Goyen, piede de arbara monteto. Ĝia granda sabla plaĝo etendiĝas laŭ 1 500 metroj for de la urbo, malsupre de Sainte-Evette. Temas precipe pri kaptado de palinuroj, omaroj kaj mararaneoj.

Historio redakti

Jam konata per la nomo subparoĥo de Goyen (Trefgoazien, malnova termino uzata ĝis komence de la 16-a jc), Audierne estas legebla en la bordozaj maraj analoj ekde la 14-a jc, en la atlaso de la veneciano Pétrus Vesconte sub la nomo Odierna en 1321, poste sur holanda mapo de 1580 troviĝas Odjern.

Dum la dua mondmilito, la aŭtoritatoj de reĝimo de Vichy tie starigis kampadejon por arestitaj eksterlandanoj. Pli precize ĝi situis en Poulgoazec.

Arkitekturo kaj monumentoj redakti

En la 16-a kaj 17-a jc, estis imponaj domoj de ŝipposedantoj kaj komercistoj. La malnova piedira centro konsistas precipe de preĝejo Saint-Joseph kaj de preĝejo Saint-Raymond klasita Monumento Historia.

  • La malnova centro de Audierne :
    • Strato Laënnec, strato Danton ;
    • La marmuzeo ;
    • La stratetoj kaj la preĝejo Saint-Joseph ;
    • La bazaro (merkrede kaj sabate matene) ;
    • Kajo Jean-Jaurès
  • La parko de Capucins ;
  • La ŝanelo kaj la plaĝo de Trescadec.

Festoj redakti

La pardonprocesio de Audierne okazas dum la someraj ferioj fine de aŭgusto kun multaj amuziloj.

Famuloj redakti

Naskiĝoj redakti

  • Yves Marion naskita Le Moal (1936-2007), artisto pentristo mortinta en Nantes
  • Jean-Pierre Velly (1943-1990), gravuristo, desegnisto kaj pentristo.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

  • Departementaj arkivoj en Finistère.

Bibliografio redakti

  • " En baie d'Audierne ". François de Beaulieu, ArMen, n°30, 1990.
  • " Le Couvent des capucins d'Audierne ", Paul Cornec, Editions du Cap-Sizun, 2005.
  • " Pilleurs du Cap ! " Paul Cornec, Editions du Cap-Sizun, 2001.
  • " Le Marteau du Diable ( Les sorcières du Cap-Sizun)" Paul Cornec. Romano. Editions du Cap-Sizun, 2004.
  • " Hyacinthe Le Carguet (1847-1924). Un passeur de mémoire en Cap-Sizun." Prezentita de Paul Cornec. Editions du Cap-Sizun, 2007.
  • " Audierne autrefois... Les billets de Jean Couic et de Daniel Guézengar." Prezentita de Paul Cornec. Editions du Cap-Sizun, 2008.
  • " Audierne et le Cap-Sizun sous la Révolution". Paul Cornec. Editions du Cap-Sizun. 2011.
  • " La baie d'Audierne. Milieu naturel et dangers d'aménagement". M. Jonin, Penn ar bed, n°104, 1980.
  • " Le Cap-Sizun". Serge Duigou et Jean-Michel Le Boulanger, Palantines, 2005.
  • " Quand bringuebalait le train youtar", Serge Duigou, Editions Ressac, 1984.
  • " Audierne et le cap Sizun ". J. Talbot, Ed. A. Sutton, Joué-les-Tours, 2001, 127 p.
  • " Sauvetage en Cap Sizun", Michel Bescou, Mara muzeo de Cap Sizun Audierne, junio 2009, 272 p.
  • " Sauveteurs du Cap, les Autret", Michel Bescou et Christian Bolzer, mara muzeo de Cap Sizun Audierne, junio 2010.
  • " Pilotes du Cap-Sizun", Michel Bescou et Christian Bolzer. Editions Gwalarn, 2012.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti