August Bebel

germana politikisto

Ferdinand August BEBEL (22-a de februaro 1840 en Deutz apud Kolonjo; 13-a de aŭgusto 1913 en Passugg, Svislando) estis gvidanto de la laborista movado kaj kunfondinto de la socialdemokratia partio en Germanio, SPD.

August Bebel
Persona informo
August Bebel
Naskiĝo 22-an de februaro 1840 (1840-02-22)
en Deutz, Rejnprovinco,  Reĝlando Prusio
Morto 13-an de aŭgusto 1913 (1913-08-13) (73-jaraĝa)
en Passugg
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Tombejo Sihlfeld vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Subskribo August Bebel
Familio
Edz(in)o Julie Bebel vd
Infanoj Bertha Friederike Bebel vd
Profesio
Okupo politikistoverkistotornisto vd
Aktiva en BerlinoLeipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
August Bebel

Li naskiĝis malriĉa kiel filo de suboficiro en Rejnlando. Li lernis la metion de lignotornado. Komune kun Wilhelm Liebknecht li fondis la radikaldemokratian Saksan Popolpartion, en 1866. Sub gvido de Bebel kaj Liebknecht la popolpartio kaj kelkaj laboristaj asocioj fariĝis en 1869 la Sozialdemokratische Arbeiterpartei, SDAP. En 1867 li elektiĝis en la parlamenton de Nordgermana Federacio.

Kvankam parlamentano dum multaj jaroj, li estis ankaŭ malliberigita pro politikaj kialoj. En tiuj tempoj li verkis teoriajn traktaĵojn pri socialismo. De 1900 ĝis sia morto en 1913 li estis prezidanto de la socialdemokratia partio. En Germanio kaj internacie Bebel ĝuis eksterordinaran reputacion kiel laborista gvidanto.

Nekrologo aperis en Internacia Socia Revuo, septembro 1913, p. 217-220.