August Hermann Francke

August Hermann FRANCKE (naskiĝinta la 22-an de marto 1663 en Lübeck, mortinta la 8-an de junio 1727 en Halle) estis germana evangelia pedagogo, verkisto de ekleziaj kantoj kaj teologo. Li estis unu el la ĉefaj reprezentantoj de pietismo kaj fondis en la 1698-a jaro la ĝis nun ekzistantajn Franckesche Stiftungen.

August Hermann Francke
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1663 (1663-03-22)
en Lubeko
Morto 8-an de junio 1727 (1727-06-08) (64-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Tombo Stadtgottesacker
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco Lubeko
Alma mater Universitato de LepsikoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleErnestinum
Familio
Patro Johannes Francke
Frat(in)oj Elisabeth Margaretha Francke • Heinrich Friedrich Francke
Edz(in)o Anna Magdalena Francke
Infano Gotthilf August Francke
Okupo
Okupo teologo • pedagogo • universitata instruisto
TTT
Retejo http://www.francke-halle.de/startseite.html
vdr
Bildo de la grava pedagogo.

Vivo teologa kaj pedagoga redakti

Post la fino de la Tridekjara milito iĝis en la 2-a duono de la 17-a jarcento novaj religiaj movadoj en Europo. En la nordgermana kaj rejnlanda regiono la teologo Philipp Jacob Spener aranĝis rondojn edifajn, kie ne dogmaj kvereloj sed senĉesaj pruvoj de la stato propra konscienco, preĝado kaj bonaj verkoj gravu.

La plej grava disĉiplo de Spener estis Francke kies celo estis forteni la infanojn kaj junulojn de ĉiuj malbonaj influoj. Por atingi tion necesus - laŭ Francke - rompi la propran volon de ili antaŭ ol komenci edukadon je evangelia pureco.

Forpelite el Leipzig Francke iris al Halle kaj fondis tie orfejon, lernejon kun instruado de la latina kaj instruistan trejnejon.

Graveco redakti

Kiel pietisto li estis kontraŭulo de oficiala teologio kaj racionalismo. Li instigis kaj postulis edukadon severan kun rezigno pri troaj ludo kaj muziko. Gravu antaŭ ĉio preĝado kaj studo de la Biblio.

Literaturo redakti

  • Peter Menck: Die Erziehung der Jugend zur Ehre Gottes und zum Nutzen des Nächsten. Die Pädagogik August Hermann Franckes. Halle an der Saale, Tübingen 2001, ISBN 3-931479-19-6.
  • Reinhard Breymayer: Zum Schicksal der Privatbibliothek August Hermann Franckes. Über den wiedergefundenen Auktionskatalog der Privatbibliothek seines Sohnes Gotthilf August Francke. Nous-Verlag Heck, Tübingen 2001, ISBN 3-924249-42-3.
  • Helmut Obst: August Hermann Francke und die ökumenischen Dimensionen des Hallischen Pietismus. En: Arno Sames (eld.): 500 Jahre Theologie in Wittenberg und Halle 1502 bis 2002. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2003, ISBN 3-374-02115-8.
  • Erhard Peschke: Die Theologie August Hermann Franckes. Linea, Bad Wildbad 2007, ISBN 978-3-939075-14-1.
  • Michael Kotsch: August Hermann Francke. Pädagoge und Reformer. Christliche Verlagsgesellschaft, Dillenburg 2010, ISBN 978-3-894368340.
  • Armin Stein: August Hermann Francke. Projekte Verlag, Halle (Saale) 2013, ISBN 978-3-95486-343-3.
  • Reiner Andreas Neuschäfer: August Hermann Francke. Einer, der Menschen prägte. Down to Earth, Berlin 2014, ISBN 978-3-86270-809-3.

Eksteraj ligiloj redakti