August Landmesser (24-an de Majo 1910 — supozeble mortigita en Februaro 1944) estis germana laboristo en Hamburgo, Germanio. Li fariĝis vaste konata pro apero en foto [1] rifuzante fari la nazian saluton inter siaj laborkolegoj dum la lanĉo de militŝipo Horst Wessel la 13-an de Junio 1936 [2]

August Landmesser
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1910 (1910-05-24)
en Moorrege
Morto 17-an de oktobro 1944 (1944-10-17) (34-jaraĝa)
en Ston
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Memorigilo August Landmesser
Familio
Edz(in)o nekonata valoro
Infanoj 2
Okupo
Okupo laboristo
vdr
La fama foto en kiu August Landmesser rifuzis nazie saluti.

Li membris en la Nazia Partio inter 1931 ĝis 1935, sed post la nasko de 2 filinoj (Ingrid kaj Irene) kun juda virino, Irma Eckler (n. 1913), li estis kondamnita al trudlaboro pro "senhonorigo de la raso" sub la naziaj rasaj leĝoj kaj li fariĝis opoziciulo de la reĝimo. Irma estis arestita en 1938 de Gestapo. La fratinoj estis disigitaj, kiam Irene estis sendita al orfejo kaj poste al anstataŭa familio.

Landmesser estis sendita en Februaro 1944 al Strafbattalion 999, infanteria bataliono por Afriko, ĉe kiu li estis poste deklarita pereinta dum misio.

Referencoj redakti

  1. The famous photo, Forschungs- und Arbeitsstelle “Erziehung nach/über Auschwitz”
  2. Simone Erpel: Zivilcourage : Schlüsselbild einer unvollendeten „Volksgemeinschaft“. In: Gerhard Paul (Hrsg.): Das Jahrhundert der Bilder, Bd. 1: 1900–1949, Göttingen 2009, S. 490–497, ISBN 978-3-89331-949-7