August Robert Wolff

germanlingva varsovia librovendisto kaj eldonisto de gazetaro kaj libroj

August Robert Wolff (naskiĝis la 10-an de januaro 1833 en Zgierz, mortis la 20-an de aŭgusto 1910 en Sopot) estis librovendisto kaj eldonisto de gazetaro kaj libroj. Li estas reprezentanto de la signifa malplimulto de germanoj en Pollando (germane Volksdeutsche), kies familio dum generacioj hejme parolis la germanan lingvon, kvankam ili ĉiam vivis inter najbaroj, kiuj ankaŭ parolis la polan, jidan, kaŝuban kaj litovan.

August Robert Wolff
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1833 (1833-01-10)
en Zgierz
Morto 20-an de aŭgusto 1910 (1910-08-20) (77-jaraĝa)
en Sopot
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Okupo
Okupo eldonisto
vdr

Vivo redakti

Li profesiiĝis en Varsovia librovendejo de Franciszek Spiess kaj Rudolf Friedlein - samtempe kun la same germanlingva Gustav Adolf Gebethner. En 1857 li fondis kun Gustav Gebethner librovendejon kaj eldonejon kun la nomo "Gebethner & Wolff" kun filioj sur tereno de la tuta lando, kaj ankaŭ en Parizo kaj Nov-Jorko. La kompanio famiĝis per eldonado de verkoj de la pola literaturo, popola kaj muzika. Dum januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio en 1863 li estis kune kun Gebethner malliberigita en Varsovia Citedelo pro konservado de manuskriptoj sendataj perpoŝte kaj destinitaj por ribela gazetaro. En ilia librovendejo stokiĝis organizaj materialoj. August Wolff okupiĝis pri internaj aferoj de la firmao, kaj Gebethner reprezentis ĝin ekstere.

Literaturo redakti

  • Zofia Jurkowlaniec, Roland Borchers: Polacy z wyboru: Rodziny pochodzenia niemieckiego w Warszawie w XIX i XX wieku / Polen aus freier Wahl: Deutschstämmige Familien in Warschau im 19. und 20. Jahrhundert (Pollandanoj el libera volo: Familioj de germana deveno en Varsovio en la 19-a kaj 20-a jarcentoj), Fundacja Współpracy Polsko-Niemieckiej/Dom Spotkań z Historią (Fondaĵo por Pola-Germana Kunlaboro / Historieca kunvena domo), Varsovio 2012, ISBN 978-83-62020-46-1