August STRAMM [aŭgust ŝtram] (naskiĝis la 29-an de julio, 1874, mortis la 1-an de septembro, 1915) estis germana verkisto.

August Stramm
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1874 (1874-07-29)
en Münster
Morto 1-an de septembro 1915 (1915-09-01) (41-jaraĝa)
en Kobrin
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Südwestkirchhof Stahnsdorf vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno vd
Alma mater Einhard-Gymnasium (Aachen) vd
Profesio
Okupo poeto • dramaturgoverkisto • libretisto vd
Laborkampo dramopoezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

August Stramm naskiĝis en Münster. Li laboris kiel poŝtoficisto kaj studis samtempe. En 1909 li doktoriĝis.

Al la verkado lin instigis lia amiko Herwarth Walden, la eldonisto de la ekspresionisma revuo Der Sturm.

Dum nur du jaroj li verkis aron da dramoj kaj poemoj en eksperimenteca lingvaĵo proksima al la dadaismo. Temoj estis ekzemple la amo (Du) kaj la sensenceco de la mondmilito (Tropfblut).

August Stramm fariĝis viktimo de la Unua mondmilito: Li mortis dum batalo en Rusio.

Listo de verkoj redakti

  • Die Haidebraut (dramo, 1914)
  • Sancta Susanna (dramo, 1914)
  • Rudimentär (dramo, 1914)
  • Erwachen (dramo, 1915)
  • Kräfte (dramo, 1915)
  • Du (ampoemoj, 1915)
  • Geschehen (dramo, eld. 1916)
  • Die Unfruchtbaren (dramo, eld. 1916)
  • Die Menschheit (poemoj, eld. 1917)
  • Tropfblut (poemoj, eld. 1919)

Eksteraj ligiloj redakti