August TRINIUS (vere: Carl Freiherr von Küster; naskiĝinta en la 31-a de julio 1851 en Schkeuditz, mortinta en la 2-a de aprilo 1919 en Waltershausen) estis germana verkisto. Li famiĝis kiel migrado-verkisto. Lia plej granda merito estis la verko Der Rennsteig des Thüringer Waldes per kiu li startigis veran Rennsteig-manion ekde 1890. Li verkis ekz. poemon pri Mönchhof.

August Trinius
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1851 (1851-07-31)
en Schkeuditz
Morto 2-an de aprilo 1919 (1919-04-02) (67-jaraĝa)
en Waltershausen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • vojaĝlibro vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La t.n. Trinius-belvidejo ĉe la Kasteloj Tri Gleichen
Memorigŝtono kaj Trinius-strato en Ilmenau

Vivo redakti

Jam tre frue li perdis la patron kio igis la familio setli en Erfurto. Tie ĉi li malkovris unuafoje la emon al la lando Turingio. Post la fino de la lerneja tempo li trejnitis kiel komercisto. Poste li iĝis librotenisto en Berlino. Krome li komencis verki kaj la publikigis la unuajn verkojn.

Post la unuaj ĵurnalistaj sukcesoj Trinius decidis tute labori kiel skribisto. Li skribis regule artikolojn por berlinaj ĵurnaloj pri la temoj Berlino kaj Margraflando Brandenburgio. Sekve lia unua verko nomitis Märkische Streifzüge. Baldaŭ poste li faris longajn vojaĝojn kaj migradojn tra tuta Germanlando kaj dume li revenis en Turingion. Per ties pejzaĝo kaj historio li tiom kaptitis ke li decidis en la 1880-aj jaroj transloĝiĝi. Li ekloĝis en 1890 en Waltershausen. Tie ĉi faritis ankaŭ la teksto de la Rennsteig-kanto. Tiam komencis ankaŭ la longe daŭrantan amikecon kun la loka pentristo Friedrich Holbein.

Skribitis de li pli ol 30 verkoj pri Turingia Arbaro, Rennsteig kaj aliaj naturaj belaĵoj de la lando. De 1886-1906 aperis la serio Thüringer Wandersmann en 8 volumoj kiuj precipe temigis la Rennstein-migradopadon kaj vekis ĉe multaj kleritaj burĝoj la deziron veni Turingion. Aliaj titoloj de Triunius kun turingia konekto estis: Mit Laute und Rucksack, Streifzüge durchs Thüringer Land, Im Zauber der Wartburg, Im Banne der Heimat, Frohe Wanderfahrten, Durchs Saaletal, Durchs Unstruttal, Durchs Werratal. Krome li verkis ankaŭ pri aliaj germanaj pejzaĝoj, kiel la Vogezoj, la urbo Hamburgo kaj la ĉirkaŭaĵoj de la riveroj Rejno kaj Mozelo.

Cetere ankaŭ la fremdultrafika slogano Turingio - la verda koro de Germanio estas de Trinius. Trinius ankaŭ estis membro de Rennsteigklubo 1896. Ludwig Hertel, idedonanto de fondo de Rennsteig-klubo, laŭdis Trinius per la sekva gaja poemo: Wer riet zu diesem Hochgenuß, / der Rennsteigfahrt? Doch Trinius! / Oh Wandersmann, Du irrest nie, / folgst Du der Weisung Trinii! / Drum lieber Freund, ruf' mit mir froh: / Ein Hoch dem edlen Trinio! / Auf allen Pfaden grad und krumm / gedenken wir an Trinium. / Oh Trini, sollst gepriesen sein / von Hörschel bis nach Blankenstein! / Von wem begeistert dicht' ich so?/ Doch nur von August Trinio![1]

La monumenta tomboŝtono troviĝas sur la arbara tombejo en Waltershausen. Ĝi estas de 1921 kaj malvualigitis okaze de la fondo de la asocio Bund der Thüringer Berg-, Burg- und Waldgemeinden. Tiu ĉi klubo refonditis en 2001 ĉe la monumento okaze de la 150-a datreveno de lia naskiĝtago.

Honoroj redakti

  • Duko Ernesto la 2-a de Saksio-Coburg-Gotha nomumis Trinius Kortega konsilisto.
  • Memorigas onin pri Trinius fonto (Trinius-Quelle), memorigŝtono kaj strato en Ilmenau-Roda, kabano (Trinius-Hütte), ripozumejo (Trinius-Rast) kaj ŝtono (Trinius-Stein) en la Turingia Arbaro kaj en Waltershausen pado (Trinius-Weg), strato en la centro kaj tabulo antaŭ lia iama loĝdomo.

Piednotoj redakti

  1. Traduko: Kiu havis la ĝojigan ideon pri Rennsteig-tramigrado? Trinius! Ho, migranto, vi neniam eraras sekvante la ideojn de Trinius. Pro tio, kara mia amiko, kriu kun mi ĝojplene: Vivu la nobla Trinius! Sur ĉiuj padoj rektaj kaj kurbaj ni memoru Trinius. Ho, Trinius estu laŭdegata, disde Hörschel ĝis Blankenstein. De kiu tiom fascinate mi poemverkas? Ĝuste pri - August Trinius!

Eksteraj ligiloj redakti